Militkruco 1914-1918 | ||
milita honorigo pro kuraĝo • kruco | ||
---|---|---|
Branĉo de | • Croix de Guerre vd | |
Branĉoj | • Q125463935 • Q125623587 vd | |
Lando | Francio | |
Fondita en | 2-a de aprilo 1915 | |
Militkruco 1914-1918 | ||
---|---|---|
Croix de guerre 1914-1918 | ||
Averso | ||
Kondiĉoj | ||
Aljuĝanto | Francio | |
Tipo | Medalo | |
Detaloj | ||
Stato | ne plu aljuĝata | |
Kampanjo | unua mondmilito | |
Statistikoj | ||
Fondo | 2-a de aprilo 1915 | |
Rilatoj kun aliaj distingoj | ||
Suba distingo | Militkruco 1939-1945 (Francio) | |
Supera distingo | Nacia Ordeno de Merito | |
Rubando de la Militkruco 1914-1918 | ||
La Militkruco 1914-1918 estas franca milita premio atribuita por rekompenci la akiron de citaĵo per la milita estraro por escepta konduto okaze de la unua mondmilito.
Dum la unua mondmilito, la bezono krei rekompencon por la batalantoj tre rapide sentiĝis necesa. Post la prezento de pluraj projektoj, la modelo de la skulptisto Paul-Albert Bartholomé estis aprobita. La Senato adoptis la verdan rubandon trastrekita per fajnaj ruĝaj strekoj, asocianta la simbolon de la elverŝita sango al tiu de espero kaj bedaŭrinde memoriganta pri la medalo de Sankta-Heleno donita al la maljunaj soldatoj de la 1-a Imperio.
Post akraj diskutoj en la du ĉambroj, la leĝo estis voĉdonita la 2-an de aprilo 1915, kaj promulgita la 8-an de la sama monato.
La franca Militkruco 1914-1918 estas plenrajte atribuita al francaj aŭ eksterlandaj militistoj e la la ter- kaj mararmeoj, kiuj gajnis pro militago dum operacioj kontraŭ germanio kaj ties aliancanoj, citaĵon por armeo, korpuso, divizio aŭ brigado. Fine, martiraj urboj, tute detruitaj vilaĝoj aŭ la urboj, kiuj heroe rezistis estos premiitaj per la Militkruco, kiu aperos en honora loko en ilia blazono[1].