Milín | |||
municipo | |||
Milín
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Milín | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Příbram | ||
Administra municipo | Příbram | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Brda montetaro, Beneŝova montetaro | ||
Situo | Milín | ||
- alteco | 547 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 37′ 55″ N 14° 02′ 46″ O / 49.63194 °N, 14.04611 °O (mapo) | ||
Areo | 24,13 km² (2 413 ha) | ||
Loĝantaro | 2 216 (2024) | ||
Denseco | 91,84 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1336 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 262 31 ĝis 262 32 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ020B | ||
NUTS 5 | CZ020B 540757 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de municipo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Milín | |||
Retpaĝo: www.milin.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Milín estas eksa kampurbo, nun municipo en Ĉeĥio, en Mezbohemia regiono, en distrikto Příbram, proksimume 7 km sude de Příbram. La teritorio de municipo konsistas el du nenajbarantaj partoj, domaro Kamenná estas eksklavo. Vivas ĉi tie 2 216 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Smolotely, Pečice, Tochovice, Třebsko, Lazsko, Vrančice, Háje (distrikto Příbram), Příbram, Lešetice, Dolní Hbity, Jablonná, Radětice (distrikto Příbram), Ostrov (distrikto Příbram) kaj Višňová (distrikto Příbram).
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1336.
Kiel grava ŝosea vojkruciĝo kaj fervoja transŝargejo ĝi estis forte damaĝigita pro bombardado en aprilo de 1945. Sur la teritorio de municipo okazis lastaj bataloperacoj de la dua mondmilito en Eŭropo, lastaj ekpafoj falis en ties ĉirkaŭaĵo nokte el la 11-a je la 12-a de majo 1945.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 271 |
1880 | 2 179 |
1890 | 2 176 |
1900 | 2 087 |
1910 | 1 928 |
1921 | 1 820 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 685 |
1950 | 1 308 |
1961 | 2 258 |
1970 | 2 202 |
1980 | 2 139 |
1991 | 2 031 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 044 |
2014 | 2 170 |
2016 | 2 160 |
2017 | 2 153 |
2018 | 2 136 |
2019 | 2 165 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 155 |
2021 | 2 121 |
2022 | 2 176 |
2023 | 2 248 |
2024 | 2 216 |
Municipo Milín konsistas el ses partoj sur kvin katastraj teritorioj:
Al Milín apartenas ankaŭ vilaĝo Slivice, kiu estis de foraj tempoj ties paroĥa domaro. Sed ĝi ne havas statuson de loka parto, ĝi estas baza setlejunuo de la municipo, la ĉi tieaj orientigaj numeroj sur domoj apartenas rekte al Milín. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km nordokcidente de Milín, sude de Konětopy sur la katastra teritorio Milín.
|