Minesota Ŝtata Universitato ĉe Mankato | ||
---|---|---|
Memora turo
| ||
publika universitato publika eduka institucio en Usono | ||
moto | Big Ideas. Real World Thinking. Grandaj ideoj. Realmonda pensado | |
Informoj | ||
fondodato | 1868 | |
Geografia situo | 44° 8′ 46″ N, 93° 59′ 55″ U (mapo)44.146111111111-93.998611111111Koordinatoj: 44° 8′ 46″ N, 93° 59′ 55″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
adreso | 120 Wigley Administration Center, Mankato, MN, 56001 | |
poŝtkodo | 56001 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 14 761 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
La Minesota Ŝtata Universitato ĉe Mankato (angle Minnesota State University, Mankato, akronime MNSU, MSU, aŭ mallongigite Minnesota State) estas usona publika universitato situanta en Mankato, Minesoto kaj havis totalon de 15,387 studentoj (13,395 bakalaŭraj studentoj kaj 1,992 postbakalaŭraj studentoj, aktuale en 2014) [1][2]. Ĝi estas parto de la Minnesota State Colleges and Universities sistemo [3][4].
En 1860, la Minesota subŝtata registaro decidis establi instruejon en suda Minesoto, kaj ses jarojn poste estis decidite ke ĝi situus en Mankato. La instruejo estis fondita en 1868 kiel la Mankato Normala Lernejo kaj estis malferma al studentaj instruistoj. En 1921 ĝi iĝis kolegio kaj estis nomita Mankato State Teachers College kaj en 1957 la nomo estis ŝanĝita al Mankato State College. En 1975, ĝi estis klasifikita kiel universitato kaj nomita Minnesota State University. La 1-an de julio 1995, la Minnesota State Colleges and Universities sistemo estis formita kaj la instruejo elektis en 1998 aldoni Mankaton al la universitatnomo por distingi sin kun Minnesota State University Moorhead.
Universitato konkuras kun 19 universitatteamoj en diversaj sportoj per sia Minnesota State Mavericks sporta asocio.