Ministerio pri Justico | ||
---|---|---|
Ministerstwo Sprawiedliwości | ||
![]() | ||
![]() | ||
ministerio pri justico ![]() | ||
Komenco | 1917 | |
Lando(j) | Pollando vd | |
Sidejo | ![]() | |
Tipo | ministerio (justico) | |
Estr(ar)o | Adam Bodnar | |
Retejo | http://www.gov.pl/sprawiedliwosc | |
Ministerio pri Justico en Pollando (pole Ministerstwo Sprawiedliwości) estas ministeria servo de la pola registaro responsa pri la bona funkciado de la juĝa sistemo. Laŭ la Pola Konstitucio Justicministro estas membro de La Nacia Konsilio de la Juĝistaro. Situanta en Varsovio ĉe la Ujazdova Avenuoj 11 (pole Aleje Ujazdowskie).
Pola Justicministro de 31-a de marto 1990 ĝis 30-a de marto 2010 estis ankaŭ ŝtatakuzanto. La Oficejo de Ŝtatakuzanto estis kreita kiel aparta de ĝenerala registaro en 31-a de marto 2010.
Kompetentecoj de justicministro aplikas al aferoj de superrigardo kaj organizado de:
La ministro respondeca por justeco provizas de la preparado de projektoj de civila kaj krima kodeksoj kaj aliaj leĝtekstoj kaj reglamentoj.
La potencoj de la justicministro en aferoj de la juĝistaro ne povas malobservi de la principo de juĝista sendependeco.
Servado de Malliberejo subordigas al la justicministro.
Nuna justicministro estas Zbigniew Ziobro (prezidanto de politika partio Solidara Pollando) en registaro de Beata Szydło, ekde 16-a de novembro 2015. Nuntempaj vicministroj estas:
En Tria Pola Respubliko justicministroj ili estis inter aliaj tiaj famaj personoj kiel:
Pola Ministerio pri Justico troviĝas en Varsovio ĉe la Ujazdova Avenuoj 11, en la iama enspeza konstruaĵo de la Bohdanowicz, konstruita en 1929-1930, desegnita de arkitekto Adolf Inatowicz-Łubiański, ĝi estas kombinita kun konstruaĵoj ĉe la strato Koszykowa 6 kaj 6A. Ĉe la Avenuo troviĝas ankaŭ la konstruaĵoj de oficejo de la ĉefministro kaj ambasadoj, kaj La Reĝa Parko Łazienki.
Dum la germana okupado (dua mondmilito) ĉi tie estis sidejo de germana kriminala policejo - (germane Kriminalpolizei). En 1994-1996 la konstruaĵo estis pligrandigita per la superkonstruaĵon sur la angulo de la tegmento.
En Ministerio de Justico laboras oficistoj kiel publika funkciulo kaj delegitaj juĝistoj kaj aliaj oficistoj de tribunaloj. La delegacio de juĝistoj al la Ministerio de Justico kiel specialistoj havas longan tradicion[1] en Pollando el periodo de la Dua Pola Respubliko.
En la Pola Ministerio de Justico estas apartigitaj jenaj unuoj (departementoj kaj oficejoj):