Mino[1] aŭ min’o[2] aŭ minao [3] (hebree: מָנֶה /māné/, greke: μνᾶ, latine: mina) estis antikva sumera-babilona-greka mezurunuo de pezo kaj poste ankaŭ monunuo.
La mino estis unue orienta masunuo, kiun transprenis la grekoj, tiel en Ateno ĝi korespondis al la maso de 434 ±3 gramoj.
En la plej antikva sumera-babilona 60-uma sistemo
Diodoro Sikulo skribas, ke la Balearaj ĵetilistoj servintaj Hamilkaron dum la batalo ĉe la kapo Eknomo (256 a.K.) ĵetis ŝtonojn pezaj je unu mino (libro 19, 109). La nomo de la moderna tera mino certe baziĝas sur la simileco kun la formo de la Antikva masunuo.
El unu mino da arĝento oni premis 100 draĥmojn. 60 minoj korespondis al unu talanto.