Minority SafePack | ||
---|---|---|
![]() | ||
community action group (en) ![]() Eŭropa civitana iniciato ![]() | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Minority SafePack (Malplimulto-Savilo) - unu miliono da subskriboj por diverseco en Eŭropo, estas daŭranta iniciato de eŭropaj civitanoj pri malplimultaj rajtoj en la EU, subtenata de FUEN. Multfoje en Eŭropo la lingvaj kaj kulturoj de malplimultoj ne estas respektataj kio reprezentas minacon por ilia identeco, pluvivo kaj por la diverseco de lingvoj kaj kulturoj en Eŭropo. Tiuj malplimultoj esperas ke tiu eŭropa civitana iniciato permesos ke estonte ne nur la oficialaj EU-lingvoj kaj dominantaj kulturoj rolos en la estonta plukonstruado de la Eŭropa Unio, sed ankaŭ minoritataj lingvoj[1].
La postuloj inkluzivas ekzemple tuteŭropan kopirajton por eviti, ke oni en eksterlando ne povas vidi ekz. filmojn en la propra lingvo, ĉar la licenco estas ligita al certa teritorio. Oni postulas okupiĝi pri la problemo de senŝtateco de romaoj, kiuj perdis sian ŝtatanecon en la restrukturigo de pluraj eŭropaj landoj dum la pasintaj jardekoj, interalie sekve de la disfalo de Jugoslavio.
La proponoj registritaj de la Eŭropa Komisiono estis resumitaj kiel sekvas (de la iniciatintoj)[1]
La proponoj malakceptitaj de la Eŭropa Komisiono estis:[3]
La Eŭropa Komisiono komence rifuzis registri la iniciaton (en 2013). La aŭtoroj (i.a. Hunor Kelemen, Anke Spoorendonk, Karl-Heinz Lambertz, Luis Durnwalder kaj Valentin Inzko) pledis kontraŭ la rifuzo en tribunalo, kie ili estis subtenataj de Hungario; la Eŭropa Komisiono estis subtenata de Slovakio kaj Rumanio. La eŭropa Tribunalo nuligis la decidon de la Komisiono en februaro 2017[4]. En marto 2017, la Komisiono decidis lanĉi la kolekton de subskriboj por 9 el la 11 proponoj komence inkluzivitaj en la iniciato.[5]
La iniciato estis subtenita de la Eŭska Parlamento[6]. Invito subskribi ĝin estis ankaŭ eldonita ĉe la reteja portalo de la Parlamento de la Germanlingva Komunumo de Belgio.[7] Kiel raportis FUEN, ĝi ankaŭ estis subtenita de la Prezidantoj de la Eŭropa Parlamento kaj de la Hungara Parlamento.[8][9]
La kolekto de subskriboj (ambaŭ retaj kaj eksterretaj) komenciĝis en aprilo 2017 kaj daŭros ĝis la 3a de aprilo 2018.
Je la 27-a de februaro 2018, la iniciato estis subtenita rete de pli ol 400 000 EU-civitanoj (la tut-unia sojlo estas 1 000 000). La necesa ĉiuŝtata sojlo por retaj subskriboj estis atingita ĝis nun en du membro-ŝtatoj, (Rumanio kaj Hungario), de almenaŭ sep necesaj. En Latvio, 76 % de la sojlo estis kolektitaj, en Slovakio 66 %, en Hispanio 64 %, en Danio 47 %, en Aŭstrio 29 %, en Germanio 12 %, en Estonio kaj en Nederlando po 10%.[10]
Kiel FUEN deklaris la 1-an de februaro 2018, la peto estis jam subskribita tiutempe fare de pli ol 600 000 EU-civitanoj, kalkulanta ambaŭ retajn kaj eksterretajn subskribojn.[11] Tiam estis kolektitaj jam proks. 215 000 subskriboj rete, do proks. 385 000 subskriboj eksterrete.
En sia Manifesto de Prago, Universala Esperanto-Asocio deklaras i.a. jenon : "Por la esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado. Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco".
Civitana Iniciato 'Minority SafePack', kolekto de subskriboj
(diverslingve) Oficiala retejo de la Malplimulta SafetyPack-iniciato kun ses ekzemplaj historietoj post eble triono de la paĝo., kiuj montras, kion celas la iniciato. Pli detala prezento de la iniciato en la angla (PDF) kaj la germana (PDF)
(diverslingve) Oficiala retejo por subskribi diverslingve (ne en Esperanto kun subskribigejo por EU-civitanoj kaj aliaj de ekster EU !) favore al : la konservado kaj prevento ke lingvoj malaperas en Eŭropo, ĉiuj kulturoj kiuj estas same valoraj, lingva egalrajteco, la rajtoj de senŝtatanaj civitanoj (malplimultoj sen ŝtato) kaj la libera aliro al amaskomunikoj.
(esperanto) Filmeto de TEJO-estraranino (FB)
Aŭstrio, kroatoj, ORF.at
Belgio, Orienta Belgio (germanlingva), intervjuo Arkivigite je 2018-03-04 per la retarkivo Wayback Machine kun la ministro-prezidento Oliver Paasch
Danio (angla), danaj urbestroj
Francio, Bretonio (franca), Agence Bretagne Presse
Germanio, Bautzen, partio Die Linke ('maldekstruloj') Arkivigite je 2018-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
Hispanio, Eŭskio (hispana)
Italio, Suda Tirolo
Italio, slovenaj paĝoj Arkivigite je 2018-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
Italio, urbo Vipiteno[rompita ligilo]
(eo) FUEN
(eo) Salzburg Global Seminar (Temo : multlingva mondo)
(eo) Loránt Vincze, prezidanto de FUEN (2016-2019)