Por samtitola artikolo vidu la paĝon Miramar (stacidomo). |
Miramar | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 33025 • 33027 • 33029 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 134 721 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 663 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 25° 59′ N, 80° 17′ U (mapo)25.978888888889-80.2825Koordinatoj: 25° 59′ N, 80° 17′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 m [+] | ||||
Areo | 81,012842 km² ( 810 1.2 842 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Miramar, Florida [+] | |||||
Miramar estas grandurbo, ankaŭ universitata urbo en Usono, en subŝtato Florido, en distrikto Broward. La loknomo devenis laŭ la Miramar distrikto de Havano kaj signifas: "mara panoramo". La oficiala moto de la urbego estas "Beleco kaj Progreso".
Miramar situas sur ebenaĵo en la sudorienta parto de Usono, same en Florido. Pembroke Pines troviĝas 5 km, sed Hollywood, Miami Gardens, fine eĉ Miamo etendiĝas proksime.
Miramar estis establita en 1955 kiel antaŭurbo de Miamo.
En Miramar la plej granda labordonanto estas flugkompanio. Aliaj serĉas laboron en Miamo.
Miramar havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 20-29 °C. La varmo kulminas inter julio-aŭgusto, la malvarmo kulminas en januaro. Jare pluvas po 666 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en junio, plej malofte januare.