Mirjam PRESSLER (naskiĝinta la 18-an de junio1940 en Darmstadt, mortinta la 16-an de januaro2019 en Landshut[1] estis germana verkistino kaj tradukistino. Ŝi rangiĝis inter la plej sukcesaj porinfanaj kaj poradoleskaj literaturfabrikantoj. Tamen ŝi verkis ankaŭ librojn por adoltaj kaj tradukis el la lingvoj hebrea, angla, nederlanda kaj afrikansa.
Mirjam Pressler estis la eksteredzeca infano de judino pasigante la junulajn jarojn ĉe edukaj gepatroj.[2] kaj en hejmo. Je la aĝo de 11 jaroj ŝi venis en internejon frekventante gimnaziojn en Darmstadt kaj Bensheim.[3] Pli malfrue ŝi studis ĉe la Altlernejo pri plastikaj artoj en Frankfurto ĉe Majno kaj la lingvojn anglan kaj francan ĉe la Munkena universitato. Pressler ankaŭ pasigis unu jaron en kibuco en Israelo antaŭ reveno ŝia germanlanden en la 1970-a jaro. Ŝi edziniĝis al israelano kaj naskis tri filinojn. Post la divorco ŝi edukis la infanojn en loĝadkomunumo kun alia soleedukantino. Dum ok jaroj ŝi laboris duontage en propra ĵinzvendejo. Post ne plua luprenrajtigo ŝi ekdeĵoris kiel liberprofesiulino verkista kaj tradukista. Ŝi tradukis ĉ. 500 librojn en la germanan skribante mem pli ol 40 (porinfanaj) verkoj.[4]
La lastan tempon ŝi vivis en Landshut kie ŝi mortis pro kancero. Ŝi krome membris al PEN-klubo germania.
La legantoj konfrontiĝas dum la ĝuo de pressleraĵoj al realaj aferoj de infanoj/adoleskantoj nuntempaj kaj pasinttempaj. Ofte temas pri malfacilaj vivsituacioj iliaj kiuj malebligas tro malkomplikajn solvojn. Fine ja videblas plejtempe esperoj. La temo de holokaŭsto en multaj libroj ankaŭ tuŝatas, ekz. ĉe Malka Mai kie centras 8-jaraĝulino batalanta je postvivado. Ich finde es einfach spannend, wenn Menschen es hinkriegen, aus Scherben und Trümmern wieder etwas aufzubauen.[5] Biografiaj elementoj ja ludis certan rolon en ŝiaj libroj sed neniam plejgravis.
Inter la de ŝi tradukitaj verkoj troviĝas aĵoj ekz. de John Steinbeck, Peter van Gestel, Uri Orlev, Amos Oz, Orly Castel-Bloom aŭ Zeruya Shalev. La plej renomita verko estas eble la kritika eldono de la Taglibro de Anne Frank. Ŝia romano Grüße und Küsse an alle. Die Geschichte der Familie von Anne Frank tre atentigitis dum la voĉlegada festo "Frankfurt liest ein Buch]" (Frankfurto, 2015). La lasta romano Dunkles Gold teme unuigas pestepidemipogromojn mezepokajn kun aktualaj antisemitismaj aĉaĵoj; ĝi aperis postmorte en marto 2019.
Thomas Daum: Carl-Zuckmayer-Medaille des Landes Rheinland-Pfalz 2001: Mirjam Pressler. Eine Würdigung. Brandes und Apsel, Frankfurt am Main 2002 ISBN 3-933086-80-9
Anne Goebel: So etwas wie Zuversicht. Mehr als 60 Bücher hat Mirjam Pressler in den vergangenen 30 Jahren veröffentlicht. In ihren Geschichten konfrontiert sie den Leser meist mit der ungeschönten Wirklichkeit. Süddeutsche Zeitung, Nr. 217, 20./21.9.2014, p. 20.
Peter Goßens: Mirjam Pressler. Ĉe: Andreas Kilcher (eld.): Metzler Lexikon der deutsch-jüdischen Literatur. Jüdische Autorinnen und Autoren deutscher Sprache von der Aufklärung bis zur Gegenwart. 2a eldono, Stuttgart 2012 ISBN 978-3-476-02457-2, p. 411–413
Nachruf auf Mirjam Pressler, ĉe: Übersetzen, 2/2019, p. 16
↑ Traduko: Por mi simple estas fascine se homoj sukcesas el rompopecetoj kaj ruinaĵoj rekonstrui ion novan., ĉe Anne Goebel: So etwas wie Zuversicht. Mehr als 60 Bücher hat Mirjam Pressler in den vergangenen 30 Jahren veröffentlicht. In ihren Geschichten konfrontiert sie den Leser meist mit der ungeschönten Wirklichkeit. ["Süddeutsche Zeitung", 217, 20.9.2014, p.20]