Mirmikenoj, Myrmicinae, estas subfamilio de formikoj, kun ĉirkaŭ 140 vivantaj genroj;[1] ilia distribuado estas tutmonda. La pupoj ne havas kokonojn. Kelkaj specioj plutenas funkciantan pikilon. La pecioloj de Mirmikenoj konsistas el du nodoj. La nestoj estas permanentaj kaj en grundo, putriĝanta ligno, sub ŝtonoj aŭ en arboj.[2]
Ne konfuzu ĝin kun subfamilio Mirmekienoj, Myrmeciinae.
Mirmikenaj laborformikoj havas specialan postpeciolon, t.e., tria abdomena segmento estas notinde pli malgranda ol la 4a segmento kaj formas el ĝi bone disvolvigitan limigon; la antaŭtorako estas fuziita al la cetero de la mezozomo, tiel ke la promezonota suturo estas malforte premita aŭ foresta, kaj funkcianta pikilo estas kutima. La klipeo estas bone disvolvigita; kiel rezulto, la antenaj kavaĵoj estas bone aparta el la antaŭa bordo de la kapo. Plej mirmikenaj genroj posedas bone disvolvigitajn okulojn kaj frontajn lobojn kiuj parte kaŝas la antenajn fendojn.[3]