Misefa [miŝefa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg. La loknomo signifas: meso-vilaĝ'.
Misefa situas en valo de kanalo Principális, laŭ traira flankovojo. Pacsa troviĝas 12, Zalaegerszeg 14, Hévíz 19, Zalaszentgrót 21, Keszthely 24, Zalakaros 35, Budapeŝto 208 km-ojn.
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1352 laŭ la tiama hungara ortografio "Myxefolva". Vilaĝservoj estas hotelo en la renovigita kastelo kaj migra poŝto.
En Misefa mortis agronomo Géza Bosnyák.