Misuria Ŝtata Universitato | ||
---|---|---|
universitato publika eduka institucio en Usono | ||
Informoj | ||
fondodato | 1905 | |
Situo | ||
Geografia situo | 37° 11′ 59″ N, 93° 16′ 51″ U (mapo)37.19971-93.28079Koordinatoj: 37° 11′ 59″ N, 93° 16′ 51″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
urbo | Springfield | |
adreso | 901 S National, Springfield, MO, 65897 | |
poŝtkodo | 65897 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 23 505 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
La Misuria Ŝtata Universitato (angle Missouri State University, mallongigite MO State aŭ akronime MSU) estas ŝtata universitato en Springfield en la ŝtato Misurio, Usono. Ĝi estis establita kiel instruista lernejo en 1905 sub la nomo Fourth District Normal School. De 1972 ĝis 2005, ĝi estis nomita Southwest Missouri State University.
En la universitato, aliĝis 19,218 studentoj kaj 1,027 akademia kunlaborantaro en 2006, kaj en la sama jaro instrukotizoj estis US$ 5,738 por studentoj registritaj en Misurio. La studoj estas ofertitaj ĝis doktora nivelo.
Ekzistas dujara paralela kampuso en Okcidentaj Ebenaĵoj (West Plains), alia esplorkampuso en Mountain Grove kaj diversaj studprogramoj en Ĉinio [1]. La fako estas klasika por liberalartaj lernejoj kun instruista trejnado, homscienco kaj teknologiaj temoj. Krome, Missouri State University havas specialan respondecon en la ŝtato por esplorado kaj instruado en la kampo de publika politiko (Publikaj Aferoj) [2].