Mitomanio estas, laŭ PIV 2020, "psika malekvilibro, karakterizata de emo al falsado de la vero, al mensogo, fabelado k simulado."[1] Alivorte, ĝi estas la konduto kutime, kvazaŭ devigate mensogi.[2][3]
Ĝi estis unue priskribita en la medicina literaturo en 1891 de Anton Delbrueck.[3] Kvankam ĝi estas polemika temo, mitomanio estas difinita kiel "falsado tute misproporcia al iu ajn videbla celo, kio povas esti vasta kaj tre komplika kaj povas montriĝi dum pluraj jaroj aŭ eĉ vivdaŭro".[2]
Kontraste al ĉiutagaj mensogoj, patologia mensogo ne montras klaran eksteran motivon por la konduto.
La difinaj karakterizaĵoj de mitomanio inkludas:
Kelkaj psikiatroj distingas kompulsian mensogadon disde patologia mensogado, dum aliaj konsideras ilin ekvivalentoj; ankoraŭ aliaj neas la ekziston de kompulsia mensogado entute; tio ĉi restas konsiderinde polemika.[4]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pathological lying en la angla Vikipedio.