La mitrala valvo[1][2], laŭ nova propono de la PIV-redakcio ekde 2002 alternative mitra valvo,[3] teorie ankaŭ priskribebla kiel bikuspida, atrioventrikla, maldekstra valvo,[4] estas la maldekstra atrioventrikla valvo de la koro - la latinlingva medicina, anatomia kaj biologia terminaro uzas la terminon valva mitralis kaj alternative ankaŭ valva bicuspidalis. Ĝi kutime havas du klapojn (nomitaj antaŭa kaj malantaŭa klapoj). Ĝia celo estas malhelpi la regurgitadon de sango de la maldekstra ventriklo al la maldekstra atrio dum la kuntiriĝo de la maldekstra ventriklo.[5][1]
↑ 1,01,1Laŭ la unua eldono de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV 1970) "mitrala valvo: la dupinta valvo de la koro, inter la maldekstra atrio kaj ventriklo" (PIV 1970, p. 702)
↑la Esperanta Medicina Vortaro de Josef Hradil klarigas ke la "mitrala valvo" alternative ankaŭ priskribeblas "bikuspida, atrioventrikla, maldekstra valvo", akcentante la bazan vorton "mitrala valvo" kaj PIV aŭ aliaj eo-vortaroj entute ne mencias iun alternativan vortumon "bikuspida valvo".