Mixco | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Gvatemalo urbo ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 527 828 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 999 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 38′ N, 90° 37′ U (mapo)14.633805555556-90.614583333333Koordinatoj: 14° 38′ N, 90° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 650 m [+] | ||
Areo | 132 km² (13 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Mixco estas metropolo kaj municipo en Gvatemalo. Mixco apartenas al urbaro de Gvatemalurbo. La loknomo signifas: "Loko kovrita per nuboj".
Mixco situas en la meza kaj suda landparto de Gvatemalo. Gvatemalurbo troviĝas 19 km. En la plej granda parto de Mixco troviĝas kanjonoj, super ili amaso da pontoj estis konstruitaj. Menciindas, ke Mixco havas protektitajn areojn, kie estas malpermesita la senarbarigo.
En tiu areo indiĝenoj vivis jam en 13-a jarcento. Mixco estis fondita fare de hispanoj en 1526. Nun la urbego famas pri ĉokolado, unu el la plej bonaj en la lando.
Mixco situas en tropika klimato. La temperaturo varias inter 18-24 C. La varmo kulminas en majo, la malvarmo kulminas en januaro. La precipitaĵoj jare estas po 1115 mm. Inter majo-oktobro ofte pluvas, en la ceteraj monatoj preskaŭ ne pluvas.