Miĥeoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La miĥeoj aŭ hispanlingve mixe aŭ mije (prononcita ['miĥe] en ambaŭ kazoj) estas indiĝena popolo de Meksiko. La miĥeoj mem nomas sin ayüükj'ä'äy kiu signifas "homoj kiuj parolas la montan lingvon"[1].
La miĥeoj loĝas en la orientaj altebenaĵoj de la meksika ŝtato Oaxaca. Kompare kun aliaj indiĝenaj popoloj de Meksiko, ili retenis altan gradon de kultura sendependeco.
La miĥeoj vivas ĉefe de vivteniga agrikulturo, precipe kultivado de maizo, faboj, kukurboj kaj terpomoj, sed ankaŭ de ĉasado kaj fiŝkaptado. En la lastaj jardekoj, la miĥeoj ankaŭ komencis kultivi kafon por komerci. Tradiciaj ŝtofoj kaj ceramikaj produktoj ankaŭ estas faritaj en la pli grandaj urboj.
Ilia lingvaro (mixe), kiun iliaj parolantoj nomas Ayöök, Ayuujk aŭ Ayuhk, konsistas el diversaj lingvovariaĵoj (dialektoj) kaj daŭre estas parolata de proksimume 90 000 homoj, laŭ SIL Internacia en 1993. Tamen, en censo el la jaro 2020 ĉirkaŭ 140 000 homoj raportis ke ilia lingvo estas "mixe"[2]. La vorto "mixe" supozeble venas de la vorto mīxtli, kio signifas "nubo" en la naŭatla lingvo.