Modautal | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distrikto | Distrikto Darmstadt-Dieburg | |||||
Urborajtoj | ||||||
Telefona antaŭkodo | 06167, 06254 | |||||
Poŝtkodo | 64297 | |||||
Aŭtomobila kodo | DA | |||||
Oficiala Municipokodo | 06432013 | |||||
Subdivido | 11 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Jörg Lautenschläger | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Odenwaldstraße 34 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 5137 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 44′ N, 8° 44′ O (mapo)49.7353611111118.73875Koordinatoj: 49° 44′ N, 8° 44′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 320 m | |||||
Areo | 31,79 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.modautal.de/ | |||||
Modautal - prononco [MO:daŭta:l] - estas komunumo en centra Germanio, iom sud-oriente de Darmstadt. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5137 loĝantojn.
"Modautal" - kio signifas "valo de la rivereto Modau" - estas administra grupigo de pluraj loĝlokoj, kaj neniu el tiuj loĝlokoj havas tiun nomon. La komunuma administrejo situas en Brandau [BRANda]. Krome Modautal konsistas el la loĝlokoj Allertshofen [ALatsho:fn], Asbach [ASbaĥ], Ernsthofen [ERNSTho:fn], Herchenrode [HERhnro:de], Hoxhohl [HOKSho:l], Klein-Bieberau [klajnBI:beraŭ], Lützelbach [LItslbaĥ], Neunkirchen [NOJNkirhn], Neutsch [NOJĈ] kaj Webern [VE:ban].
La monto Neunkircher Höhe altas 605 metrojn kaj estas la plej alta punkto en la hesia parto de la mezmontaro Odenwald. Panorama turo tie provizas vastan rigardon okcidenten en la valon de la rivero Rejno. Vintre la regiono ĉirkaŭ la monto estas aparte riĉa je neĝo kaj bona loko por sledi.
La komunumo disponas pri elementa lernejo, nomata Modautalschule, pri pluraj infanĝardenoj kaj pri ĝenerala kuracistino, okupiĝanta pri la lokaj plenaĝaj pacientoj. Infanaj pacientoj kutime frekventas infankuracistinon en Seeheim-Jugenheim, kaj psikajn perturbojn de infanaj pacientoj kutime prizorgas la esperantista kuracisto Thomas Pusch en Darmstadt aŭ lia kolego en Bensheim.
|