En la literaturo en hispana lingvo, la termino modernismo estas uzata por literatura movado kiu disvolviĝis proksimume inter la jaroj 1880-1920, ĉefe en la etoso de la poezio, kiu karakteris pro ambigua kreativa ribelemo, narcisisma kaj aristokratema rafinemo, kulturismo kosmopolita kaj profunda estetika renovigo de la lingvaĵo kaj de la metriko.
Ĝi estas konata kiel modernismo ankaŭ la hispaneca formo de la universala krizo de beletroj kaj spiritaj aferoj, kiu montriĝis en arto, scienco, religio kaj politiko. En kelkaj aspektoj ĝia eĥo estis perceptebla en postaj movadoj kaj tendencoj. En la radikoj de la Modernismo estas forta malkonsento kontraŭ la burĝa civilizacio. En kelkaj sencoj, temas pri tendenco heredanta el Postromantismo de la 19-a jarcento, por kio ĝi estis ia solvo, kaj en aliaj artoj, krom literaturo, tiu estetiko plastikiĝas en la formoj de art nouveau (en Belgio kaj Francio), Modern Style (en Anglio), Sezession (en Aŭstrio), Jugendstil (en Germanio kaj Skandinavio), Liberty (en Usono), Floreale (en Italio), kaj ĝenerale arta modernismo (en Hispanio kaj Hispanameriko).
Tradicie, oni asociigis ĝian komencon al la publikigo, en 1888, de Azul..., de Rubén Darío, pro la certa influego de la libro en la literaturo de Hispanameriko. Tamen, kvankam oni ĝenerale konsideras la aperon de la movado en Hispanameriko, kaj ne en Hispanio, plej fruaj tekstoj enkadrigeblaj en la nova movado estis de la kuba José Martí.
La termino modernismo estis uzata ankaŭ por aludi ian heterodoksan tendencon de religia plinovigado, kaj aplikiĝis en la kampo de artoj al movadoj aperintaj en la lastaj dudek jaroj de la 19-a jarcento. Ties plej komunaj trajtoj estis klara kontraŭakordiĝemo kaj klopodo plinovigadi. En origino la nomo «modernistoj» estis uzita kun pejorativa nuanco. Ĉirkaŭ 1890, Rubén Darío kaj aliaj aŭtoroj akceptis tian nomigon per fiero; el tiam la termino modernismo perdis pejorativan valoron.
Estas agnoskitaj kiel gravaj verkistoj modernismaj la jenaj: en Argentino Leopoldo Lugones kaj Enrique Larreta, en Bolivio Ricardo Jaimes Freyre, en Ĉilio Carlos Pezoa Véliz, en Kolombio José Asunción Silva kaj Guillermo Valencia Castillo, en Kostariko Rafael Ángel Troyo kaj Lisímaco Chavarría, en Kubo José Martí kaj Julián del Casal, en Domingo Manuel de Jesús Galván, en Ekvadoro Ernesto Noboa y Caamaño, Arturo Borja, Humberto Fierro kaj Medardo Ángel Silva, en Hispanio Tomás Morales Castellano, Alberto Álvarez de Cienfuegos, Ricardo Gil, Manuel Machado, Eduardo Marquina, Manuel Reina Montilla, Salvador Rueda, Saulo Torón Navarro, Alonso Quesada kaj Francisco Villaespesa, en Gvatemalo Enrique Gómez Carrillo, en Meksiko Amado Nervo, Manuel Gutiérrez Nájera, Salvador Díaz Mirón, Luis Gonzaga Urbina, Enrique González Martínez kaj José Juan Tablada, en Nikaragvo Rubén Darío, en Peruo, José Santos Chocano, Manuel González Prada, Aurora Cáceres, Clemente Palma Román, Abraham Valdelomar kaj Ventura García Calderón, en Puertoriko Julia de Burgos, en Urugvajo Delmira Agustini, kaj Julio Herrera y Reissig, en Venezuelo Manuel Díaz Rodríguez kaj Rómulo Gallegos.
Ĉefaj trajtoj de la movado estis jenaj: