Modrava (germane Mader) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Šumava, regiono Plzeň, distrikto Klatovy. 13 km sudokcidente de Kašperské Hory. Ĝi situas en supermara alteco 985 m sur kunfluejo de rojoj Modravský, Roklanský kaj Filipohuťský potok, per kies kunfluiĝo estiĝas Vydra (iam kiel parton de Vydra oni markas ankaŭ rojon Modravský potok kaj kiel komenco de Vydra estas markata kunfluiĝo de rojoj Luzný kaj Březnický potok ĉe arbaristejo Březník). Vivas ĉi tie 108 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Srní, Kvilda, Horská Kvilda, Prášily, Neuschönau, Sankt Oswald-Riedlhütte, Lindberg, Frauenau kaj Mauther Forst.
La teritorion de municipo kreas kvar katastraj teritorioj:
- Vchynice-Tetov II (ĉi tien apartenas ankaŭ solejoj Palečkovna kaj Rybárna)
- Filipova Huť (ĉi tien falas ankaŭ domaro Modrava kaj parte Korýtko kaj granda parto de montara teritorio, ekz. montoj Lovčí skála, Čertův vrch, Nová slať, Černohorský močál, Filipohuťský les, Ztracený vrch, Mrtvý vrch, monto Malá Mokrůvka, arbaristejo Březník, Luzný potok kaj Lusena valo, Hraniční slať, monto Špičník, arbaro Březnický les, Blatný vrch kaj Blatenská slať, Studená hora, Novohuťské močály, Roklana kabano, Cigana marĉo, Modrava monto kaj Modravaj deklivoj)
- okcidente de Medvědí hora estas neenloĝita malgranda katastra teritorio Roklana Arbaro (sur kiu troviĝas Roklana arbaro)
- norde kaj nordoriente de Medvědí hora estas ampleksa neenloĝita katastra teritorio Javoří Pila (sur ĝia teritorio troviĝas Židovský les, Roklana marĉo kaj monto Medvěd, Rokytská slať, Smrkový vrch, Javoří slať, Rybárenská slať).
En la montara zono la teritorio de municipo najbaras norde kun ampleksa teritorio apartenanta katastre al municipo Prášily. La teritorio de Vchynice-Tetov II najbaras norde kun la katastra teritorio Vchynice-Tetov I de municipo Srní. Filipova Huť najbaras oriente kun la teritorio de Horská Kvilda, sub kiu falas ankaŭ parto de domaro Korýtko. La montara parto de la katastra teritorio Filipova Huť najbaras oriente kun teritorio de municipo Kvilda. El sudo kaj okcidento l teritorio de municipo najbaras laŭlonge kun montodorso de la germana Bavario, la germana parto de la montodorso estas proklamita kiel nacia parko Bavaria arbaro.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1614.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 411 |
---|
1880 | 408 |
---|
1890 | 441 |
---|
1900 | 416 |
---|
1910 | 403 |
---|
1921 | 279 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 516 |
---|
1950 | 74 |
---|
1961 | 143 |
---|
1970 | 117 |
---|
1980 | 80 |
---|
1991 | 53 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 49 |
---|
2014 | 70 |
---|
2016 | 72 |
---|
2017 | 73 |
---|
2018 | 78 |
---|
2019 | 75 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 78 |
---|
2021 | 89 |
---|
2022 | 99 |
---|
2023 | 107 |
---|
2024 | 108 |
---|
Partoj de municipo Modrava (2) |
---|
|
|