Mohammad Hatta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1902 en Bukittinggi, Sumatra's West Coast Residency, Nederlanda Hindio |
Morto | 14-an de marto 1980 (77-jaraĝa) en Ĝakarto |
Lingvoj | indonezia |
Ŝtataneco | Nederlanda Hindio (–1949) Reĝlando de Nederlando (–1949) |
Alma mater | Erasmo-Universitato de Roterdamo Universitato Gadjah Mada |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Mohammad Djamil (en) |
Patrino | Sitti Saleha (en) |
Edz(in)o | Rachmi Hatta (en) |
Infanoj | Halida Hatta (en) , Gemala Rabi'ah Hatta (en) , Meuthia Hatta Swasono (en) |
Parencoj | Arsyad Batuhampar (en) (onklo) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Mohammad HATTA (12a de aŭgusto 1902 – 14a de marto 1980) estis indonezia politikisto kiu servis kiel la unua vicprezidento de la lando. Konata kiel "La Proklaminto", li kaj nombraj indonezianoj, kiel la unua prezidento de Indonezio, Sukarno, luktis por la sendependeco de Indonezio disde Nederlando.
Hatta naskiĝis en Fort de Kock, Nederlanda Hindio (jam Bukittinggi, Indonezio). Post sia ekedukado, li studis en nederlandaj lernejoj en Nederlanda Hindio kaj poste studis ekonomikon en Roterdamo, Nederlando el 1921 ĝis 1932.
En la 1920-aj jaroj li partoprenis en multaj politikaj kongresoj, partikulare pri kontraŭkoloniismo, kaj li kontaktis kun gravuloj el tiuj movadoj, ekzemple de Barato kaj Afriko. En 1927 li estis enkarcerigita kaj procesita, sed lia diskurso en la juĝo utilis kiel sendependisma deklaro. Reveninta en Indonezion, li estis dum la 1930-aj jaroj unu el la du plej elstaraj figuroj de la sendependisma movado kune kun Sukarno, ambaŭ el kiuj suferis malliberigon kaj ekzilon fare de la koloniismaj nederlandaj aŭtoritatoj.
Dum la japana okupacio dum la Dua Mondmilito la duopo kun aliaj indoneziaj gravuloj kunlaboris kun la japanoj, kiuj promesis al ili la sendependecon. Koincide kun la kapitulaco de Japanio, kaj pelitaj de junaj sendependistoj finfine Sukarno kaj Hatta publikigis la deklaron de sendependeco. Ekde 1946 ekis komplikaj diplomataj negocadoj por ke Nederlando akceptu la sendependigon, kiu dekomence ne okazis. Sukarno kaj Hatta preferis negocadon, dum gerila milito startis.
Nur fine de 1949 nederlandanoj akceptis. Ekde tiam li perdis politikan pezon, dum Sukarno pliigis sian politikan aŭritarismon, kio estis vidita de nejavanoj, kiel malvenko antaŭ javanoj kiuj hegemoniis en la nova lando. Hatta siaflanke fokusiĝis al ekonomiko kaj finfine rezignis el la simbola vicprezidenteco. Sukarno eĉ malliberigis sian iaman kolegon Sjahrir, tria figuro de la triopo kun Hatta, malpermesis lian partion kaj la libron de Hatta prie.
Hatta estis ofte memorita kiel Bung Hatta (laŭ Pramoedya Ananta Toer, "bung" estas karestitolo kun la signifo "amiko", uzita por persono familiare, alternative al la malnovaj formoj "tuan", "mas" aŭ "bang").