Mokano | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
V. mocanera L. fil. | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La mokano [1] (Visnea mocanera) estas palearktisa plantospecio el la monotipa genro [2] visneo de la familio de pentafilakacoj.
Ĝi estas arbeto kiu altas ĝis 8 metrojn. Temas pri endemio de Madejro (Portugalujo) kaj Kanarioj (Hispanujo) en Makaronezio. La mokano estas laŭrisilva elemento el la ekoregiono kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj. La planto estas minacata pro habitatodetruo.
La genronomo Visnea estas dediĉita al N.Visne, komercisto de Lisbono kiu interesiĝis pri la botaniko. La specio nomiĝas V. mocanera, laŭ sia loka nomo en Kanarioj.