Moktimalioj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankakresta moktimalio (Garrulax leucolophus) en Sanktaluisa Bestoĝardeno
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Moktimalioj (Garrulax) estas genro de paseroformaj birdoj el familio Lejotriĥedoj.
La genron Garrulax enkondukis franca naturalisto René Lesson en jaro 1831.[1] La tipa specio estis deklarita rustfronta moktimalio (Garrulax rufifrons).[2]
Antaŭe la genro enhavis ĉiujn birdojn kutime nomatajn moktimalioj, sed post publikigo de granda molekula esploro en jaro 2018 oni movis kelkajn speciojn el Garrulax al rekreitaj genroj Ianthocincla kaj Pterorhinus.[3][4]
Moktimalioj havas riĉan kaj belan kanton kaj estas ofte vendataj kiel kantobirdoj. Enketo de 8 birdomerkatoj en Indonezio en jaroj 2014-2015 trovis vendataj 615 moktimalioj de 9 specioj.[5] Tia komerco estas nun kontraŭleĝa en Indonezio, ĉar ĝi minacas travivon de la specioj.[6] Ekzemple, la Sumatra moktimalio estas serioze endanĝerita pro kontraŭleĝa kaptado kaj vendado en birdomerkatoj de Javo kaj Sumatro, kaj ankaŭ en aliaj lokoj.[7]
Laŭ la nuna sistematiko, al genro Garrulax apartenas 14 specioj:[4]
Bildo | Kutima nomo | Scienca nomo | Distribuo |
---|---|---|---|
Malgranda koluma moktimalio | Garrulax monileger | Bangladeŝo, Bhutano, Kamboĝo, Ĉinio, Bharato, Laŭio, Birmo, Nepalo, Tajio, kaj Vjetnamio | |
Rustfronta moktimalio | Garrulax rufifrons | Javo | |
Blankakresta moktimalio | Garrulax leucolophus | Bharato, Bangladeŝo, Nepalo, Bhutano, Kamboĝo, Birmo, Laŭio, Ĉinio, Vjetnamio, kaj Tajio. | |
Nigrakapuĉa moktimalio | Garrulax milleti | Laŭio kaj Vjetnamio. | |
Sumatra moktimalio | Garrulax bicolor | Sumatro | |
Blankakola moktimalio | Garrulax strepitans | Junano, Laŭio, Birmo kaj Tajio | |
Kamboĝa moktimalio | Garrulax ferrarius | Kamboĝo | |
Griza moktimalio | Garrulax maesi | suda Ĉinio | |
Rufvanga moktimalio | Garrulax castanotis | Ĉinio, Laŭio, kaj Vjetnamio | |
Sunda moktimalio | Garrulax palliatus | Brunejo, Indonezio, kaj Malajzio | |
Ĉina moktimalio aŭ Ĉina hvamejo | Garrulax canorus | sud-eosta kaj centra Ĉinio, norda kaj centra Vjetnamio, kaj Laŭio | |
Tajvana moktimalio aŭ Tajvana hvamejo | Garrulax taewanus | Tajvano | |
Makula moktimalio | Garrulax merulinus | Junano, nord-eosta Bharato, Laŭio, Birmo, nord-uesta Tajio, kaj norda Vjetnamio. | |
Oranĝbrusta moktimalio | Garrulax annamensis | Vjetnamio |
|