La familia nomo Molnár apartenas al la plej oftaj nomoj en Hungario. Ĝi signifas: muelisto. Pro la ofteco kelkaj uzas ankaŭ aldonnomon, duan antaŭnomon aŭ nur distingan majusklon. Ekvivalento de Molnár estas Müller en Germanio, ankaŭ en la germana diasporo.