Monasterio | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19239 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 15 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 59′ N, 3° 6′ U (mapo)40.986111111111-3.0961111111111Koordinatoj: 40° 59′ N, 3° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 928 m [+] | ||
Areo | 21 km² (2 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Monasterio, Guadalajara [+] | |||
Monasterio [monasTErjo] (Monaĥejo) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 15 loĝantoj sur areo de 21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,7 loĝantoj/km².
Monasterio situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 929 m super marnivelo; je 51 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°59′10″N 3°05′46″Ok. Najbaras la municipoj Cogolludo, Arbancón, Arroyo de las Fraguas kaj Semillas.
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 13 en 2021, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Monasterio, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Monasterio kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 15 en 2024.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nun pensioj de emerituloj.