La Monaĥejo de Sankta Maria de Ripoll estas monaĥejo benediktano situanta en la urbo kataluna Ripoll (Hispanio). Ĝi estis fondita ĉirkaŭ la jaro 880 fare de la grafo Vilfredo la Harplena, -plej verŝajne super alia de la epoko de visigotoj (589) detruita de la araboj-. Ĝi iĝis loko por entombigo de la grafoj de Barcelono kaj de Besalú. La monaĥejo iĝis centro de scriptorium kaj de kulturo tre grava por la Mezepoko en Katalunio, kun projekcio je nivelo de aliaj eŭropaj abatejoj de tiu periodo kiel tiuj de Saint Denis, de Fleury aŭ Montokasino. Ĝi estis deklarita Kultura Havaĵo de Nacia Intereso en 1931.
En la 12a jarcento oni konstruis novan portikon en formo de triumfarko kiu estas konsiderata majstroverko de la romanika skulptarto monumenta en Katalunio, kaj en ĝi estas reprezentataj variaj skulptaĵoj, inter kiuj elstaras la centra bildo kun la Maiestas Domini, la apostolaro kaj scenoj de la Malnova testamento.
Koordinatoj: 42° 12′ 5″ N 2° 11′ 26″ O / 42.20139 °N, 2.19056 °O (mapo)