Monaĥejo de Studio

Monaĥejo de Studio
monastery ruins [+]
Koordinatoj40° 59′ 46″ N, 28° 55′ 43″ O (mapo)40.9961111128.92861111Koordinatoj: 40° 59′ 46″ N, 28° 55′ 43″ O (mapo)

Monaĥejo de Studio (Turkio)
Monaĥejo de Studio (Turkio)
DEC

Map
Monaĥejo de Studio
Vikimedia Komunejo:  Monastery of Stoudios [+]
vdr
La ruinoj de la monaĥejo de Studion

La monaĥejo de StudioStudios estis fondita en Konstantinopolo en 463 de la romia konsulo Studio kiu ĝin metis sub la proktetado de sankta Johano la Baptisto: ĝi situis najbare de la okcidenta urba limo, nome proksime de Marmora Maro. Ĝiaj monaĥoj estis difinitaj "Studianoj".

Tiu monaĥejo fariĝis de tuj bastiono de la defendo de la Ortodoksa Kristana Eklezio kontraŭstarante la monofisismajn doktrinojn entenatajn en la Henotikon de imperiestro Zenono kaj ne konsentante kun la skismo de Akazio de Bizanco patriarko de Konstantinopolo (484-519). Inter la 8-a kaj 9-a jarcentoj ili distingiĝis en la kontrasto kontraŭ la ikonoklasmo (abato Saba tiun energie oponis jam dum la dua koncilio de Niceo en 787( konfliktante ankaŭ kun la patriarko de Konstantinopolo sankta Metodio la 1-a, dirita la “konfesanto”.
Ĝi fariĝis modelo de orienta monaĥismo sub la gvido de la Egumeno Teodoro la Studiito († 826), fiera oponanto de la ikonoklastaj patriarkoj de Konstantinopolo Nikeforo la 1-a kaj Leono la 5-a. Studio ekdekandencis kun la la ekfalo de la bizanca imperio: en 1204 okazis la disrabado de la latina armeo fare de la kvara krucmilito. Kaj ĝi ekrevivis apenaŭ en 1290.

Monaĥejo de Studio ĉeborde de Marmara maro. El la Menologio de Bazilo la 2-a, jc).

La lastaj monaĥoj estis disperdigitaj kiam grandparto de la monaĥejo estis detruita de la turkoj dum ties konkero de Konstantinopolo en 1453: la baziliko, de la 5-a jarcento, estis transfornita al moskeo (İmrahor Camii turklingve).
La studia [typikon (monaĥeja regularo) estis reelstarigita komence de la 2-a jarcento fare de ukrainaj monaĥoj inspiriĝintaj al tiuj de la jama Studio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]