Monda Unuiĝo por Progresema Judismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
religia organizaĵo ombrelorganizaĵo | |||||
Komenco | 1926 vd | ||||
Lando(j) | Israelo vd | ||||
Sidejo | Jerusalemo | ||||
Fondinto(j) | Claude Montefiore • Leo Baeck • Louis Germain Lévy vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Monda Uniĝio por Progresema Judismo (angle World Union for Progressive Judaism, akronime WUPJ, hebree האיגוד העולמי ליהדות מתקדמת) estas la tegmenta organizaĵo, kiu unuigas landaj organizaĵoj de la Progresisma Judismo de ĉirkaŭ la mondo.
Laŭ siaj propraj informoj, la Unio reprezentas 1,8 milionojn da judoj en 50 landoj kun pli ol 1 200 filiigitaj sinagogoj (aktuale en 2024). Tiel, laŭ membreco, ĝi estas la plej granda tutmonda organizaĵo en judismo. Prezidanto de la WUPJ estas rabeno Sergio Bergman (Argentino).
Progresema judismo inkluzivas liberalan judismon, kiu estas referita kiel "Reformisma Judismo" precipe en Nordameriko, kaj rekonstruisman Judismon, kiu en 2013 havis malplimulton de 65 000 membroj [1]. La liberaluloj aŭ reformantoj kredas je progresema revelacio de Dio en kiu ĉiu generacio havas sian parton. Rekonstruistoj kredas je neniu revelacio kaj rigardas antikvajn judajn kutimojn kiel kulturan heredaĵon kiu devas esti konservitaj (do konservendaj kaj konservindaj).
WUPJ diras, ke ĝi celas krei komunan bazon inter siaj membroj kaj instigi progreseman judismon en lokoj kie individuoj kaj grupoj serĉas modernajn manierojn esprimi sin kiel judoj. Ĝi klopodas por konservi judan integrecon kie ajn judoj vivas, por instigi integriĝon sen asimilado, por trakti modernecon konservante la judan sperton, kaj por strebi al egalaj rajtoj kaj socia justeco.
La WUPJ estis fondita en Londono en 1926, translokigis sian ĉefsidejon al Novjorko en 1959 kaj al Jerusalemo en 1973. En 1990, Rekonstruistoj, apogante malsaman filozofion de la reformistoj, eniris la WUPJ kun observantostatuso, iĝante la unua kaj nur ne-reformisma membro. WUPJ havas regionajn oficejojn en Londono, Moskvo kaj Novjorko.