Montaña Clara | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Supermara alteco | 256 msnm [+] | |
Koordinatoj | 29° 18′ N, 13° 32′ U (mapo)29.297-13.535Koordinatoj: 29° 18′ N, 13° 32′ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 1,48 km² (148 ha) [+] | |
Areo | 1,48 km² (148 ha) [+] | |
Loĝantaro | (neloĝata) [+] | |
Denseco | 0 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC±00:00 [+] | |
Montaña Clara | ||
Vikimedia Komunejo: Montaña Clara [+] | ||
Montaña Clara - prononco [monTANja KLAra] - estas neloĝata insuleto apartenanta al la Regiono de Kanarioj (Hispanio) kaj al la Provinco de Las Palmas. Geografie ĝi formas parton de la Ĉiniĥa Insularo (vidu la apudajn mapojn) - kun la insuloj Roque del Este, Roque del Oeste, Alegranza kaj La Graciosa.
Same kiel la unuaj tri aliaj insuloj el la listo ĝi estas nomata "islote" (insuleto), laŭ la Real Academia Española difinita kiel insulo malgranda kaj sen loĝantoj.[1] Nur La Graciosa ekde novembro 2018 estas la oficiale oka administre sendependa insulo de la Kanarioj - kvankam jam antaŭe ĝi estis loĝita. Montaña Clara situas nordokcidente de la insulo Lanzarote. Daŭre ĝi apartenas al la administra lanzarota municipo Teguise.
La insuleto kovras areon de 1,48 kvadrataj kilometroj.