Montboucher | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Bourganeuf |
INSEE kodo | 23133 [+] |
Poŝtkodo | 23400 |
Kodo laŭ INSEE | 23133 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Christian Pateyron 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 344 (1 999) |
Loĝdenso | 12 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 45°57′15″N 1°40′55″O / 45.95417°N, 1.68194°O (mapo) Koordinatoj: 45°57′15″N 1°40′55″O / 45.95417°N, 1.68194°O (mapo) |
Alto | 379 m - 627 m |
Areo | 27,68 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
45° 57′ 15″ Nordo 1° 40′ 55″ Oriento / 45.9541666667 °N, 1.68194444444 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Montboucher [+] | |
Montboucher estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 344 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Montboucher etendiĝas sur 27,68 km², kaj havis 344 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 12 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Montboucher situas je alteco de 627 metroj.
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Montboucher apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
La komunumoj La Forêt, Védrenas kaj Magnat estis kunigitaj al Montboucher en 1806, dum la reĝado de Napoleono la 1-a.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Christian Pateyron, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Montboucher apartenas al la kantono de Bourganeuf, kies ĉefurbo estas Bourganeuf. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.