Montenars- prononco [monteNARS], jen itale, friule Montenârs - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, proksime je la limo al Slovenio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 478 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Helena de Konstantinopolo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Artegna, Gemona del Friuli, Lusevera, Magnano in Riviera kaj Tarcento.