Monto Slesse (angleMount Slesse aŭ foje Slesse Mountain, estas monto ĵus norde de la usona-kanada limo, en la Kaskada Montaro de Brita Kolumbio, proksime de la urbo Chilliwack. Ĝi estas rimarkinda pro ĝia kruta, abrupta loka reliefo. Ekzemple, ĝia okcidenta vizaĝo "falas" pli ol 1 950 vertikalajn metrojn suben al la rojo Slesse Creek en malpli ol 3 horizontalaj kilometroj. La nomo havas la signifon "dentego" aŭ "kojnodento" en la halkomelema lingvo.