Moravská Sázava | |
---|---|
Moravská Sázava sub Hoštejn | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 54,3 km |
Akvokolekta areo | 507,3 km² |
Averaĝa trafluo | 4,52 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 780 m |
Enfluejo | Moravo |
- Alteco | 264 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Sázavský potok (md.), Olšovský potok (md.), Kalný potok (d.), Ostrovský potok (d.), Lukovský potok (d.), Rychnovský potok (d.) Lubnický potok (md.), Třebařovský potok (d.), Tatenička (md.), Ospirský potok (md.), Březná (md.), Kosovský potok (md.) kaj Nemilka (md.) |
Riveroj en Ĉeĥio | |
Moravská Sázava estas rivero en Ĉeĥio, kiu fontas sub verto de Buková hora proksime de vilaĝo Čenkovice en regiono Pardubice. Ĝia ĉefdirekto estas komence al sudo ĝis sub Žichlínek, kie sian fluon turnas al oriento kaj en tiu ĉefdirekto daŭras ĝis sub Zábřeh, kie enfluas de dekstre en Moravon. En supra parto ĝi havas torentan karakteron, sed jam sub Albrechtice enfluas en ebenaĵon kaj komencas meandri. Sub Krasíkov Moravská Sázava trafluas belan arbaroriĉan valon, aparte en etapo inter Hoštejn kaj Lupěné, kie estas 10 – 12 m larĝa, per teknikaĵoj preskaŭ netuŝita.
Moravská Sázava fluas tra vilaĝoj Výprachtice, Koburk, Albrechtice, Sázava, Žichlínek, Krasíkov, Tatenice, Hoštejn, Hněvkov, Lupěné, Nemile, urbo Zábřeh kaj vilaĝo Rájec.