Moravské Bránice | |||
germane Mährisch Branitz | |||
municipo | |||
Moravské Bránice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Moravské Bránice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Brno-provinco | ||
Administra municipo | Ivančice | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Moravio | ||
Montaro | Bobrava montetaro | ||
Rivero | Jihlava | ||
Situo | Moravské Bránice | ||
- alteco | 205 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 05′ 00″ N 16° 26′ 11″ O / 49.08333 °N, 16.43639 °O (mapo) | ||
Katastro | 8,21 km² (821 ha) Moravské Bránice | ||
Loĝantaro | 972 (2024) | ||
Denseco | 118,39 loĝ./km² | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Unua skribmencio | 1181 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 664 64 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0643 | ||
NUTS 5 | CZ0643 583421 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Moravské Bránice | |||
Retpaĝo: www.moravskebranice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Moravské Bránice (germane Mährisch Branitz) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Brno-provinco, en Sudmoravia regiono. Ĝi etendiĝas en Bobrava montetaro. Vivas ĉi tie 972 loĝantoj (2024). Tra la municipo kondukas fervojlinio n-ro 244 el Střelice. El stacio Moravské Bránice, kiu troviĝas en la okcidenta fino de la municipo, deflankiĝas fervojlinio ĝis Oslavany. Tra la valo sude de la municipo trafluas rivero Jihlava, kiu deakvigas grandan parton de la sudokcidenta Moravio. Apud la suda rando de la katastro de municipo trans la rivero volbiĝas ŝosea ponto, kiu kunigas Moravské Bránice kun Nové Bránice.
Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Znojmo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Silůvky, Dolní Kounice, Nové Bránice, Hlína kaj Ivančice.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1181. Moravské Bránice kreis parton de posedaĵo de monaĥejo en Dolní Kounice, post ties pereo ĝi estis vendita al Jiří Žabka el Limberk.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 592 |
1880 | 607 |
1890 | 609 |
1900 | 699 |
1910 | 767 |
1921 | 911 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 078 |
1950 | 1 083 |
1961 | 1 159 |
1970 | 1 111 |
1980 | 938 |
1991 | 904 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 913 |
2014 | 997 |
2016 | 992 |
2017 | 993 |
2018 | 1 003 |
2019 | 996 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 990 |
2021 | 952 |
2022 | 958 |
2023 | 961 |
2024 | 972 |