Morice Benin | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Moïse Ben-Haïm |
Naskiĝo | 21-an de julio 1947 en Kazablanko |
Morto | 19-an de januaro 2021 (73-jaraĝa) en Die |
Deveno | Francio |
Ĝenroj | Kantaŭtoro |
Aktivaj jaroj | 1969 - 2020 |
Persona informo | |
Naskonomo | Moïse Ben-Haïm |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro diskografa artisto |
Morice BENIN (naskiĝis la 21-an de julio 1947 en Kazablanko, mortis la 19-an de januaro 2021) estis franca kantisto, kiu kantis ekde la jaro 1969. Kvankam li mem ne scipovis Esperanton, li registris en 2002 la albumon en Esperanto In-spir' eldonitan de Vinilkosmo.
En la 1970-aj jaroj li havis apartan pozicion de "marĝena" kantisto, utopiisto kaj ekologiisto. En 30 jaroj li registris abundan kantaron. Morice samjare kiam li registris In-spir' registris ankaŭ franclingve la albumon Morice Benin chante Léo Ferré, kiun li planis registri ankaŭ en Esperanto, kvankam tiu plano ne plu realiĝis.