Moritz Hauptmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1792 en Dresdeno |
Morto | 3-an de januaro 1868 (75-jaraĝa) en Leipzig |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzika teoriisto universitata instruisto dirigento muzikologo ĥorestro arthistoriisto |
Moritz Hauptmann (* 13-an de oktobro 1792 en Dresdeno; † 3-an de januaro 1868 en Lepsiko) estis germana komponisto, violonisto kaj muzikteoriisto.
Hauptmann ricevis sian muzikan edukadon i. a. de Ludwig Spohr, kun kiu lim ligis intima amikeco. En la jaro 1812 li eniris kiel violonisto la Dresdenan Kortego-Kapelon, kiun li anis ĝis 1815. Poste li iris al Rusujo, kie li donis ĉefe privatajn muziklecionojn. Komence de la 1820-aj jaroj Hauptmann revenis al Germanujo kaj fariĝis en 1822 violonisto ĉe la kortegokapelo en Kassel, kie li denove kunlaboris kun Spohr.
En la jaro 1842 Hauptmann fariĝis laŭ rekomendo de Gewandhaus-kapelmajstro Felix Mendelssohn Bartholdy (1809-1847) Thomas-kantoro kaj muzikdirektoro en Lepsiko. Ĉi tiun postenon li tenis ĝis sia morto. Malmulte poste li transprenis en la jaro 1843 la postenon de instruisto pri muzikteorio ĉe la tiea konservatorio. Kune kun Otto Jahn li fondis en la jaro 1850 la Bach-Societon, kies unua prezidanto li fariĝis. Li eldonis la unuajn tri volumojn de la eldono de la kompleta verkaro de Bach.
La 3-an de januaro 1868 Moritz Hauptmann mortis en la aĝo de 75 jaroj en Lepsiko. En la jaro 1873 strato en la okcidenta antaŭurbo de Lepsiko („Bach-Strato-Kvartalo“) estis nomata laŭ Moritz Hauptmann (Hauptmannstraße). Ankaŭ en la dresdena urboparto Mickten ekzistas Hauptmannstraße nomita laŭ li.
Liaj komponaĵoj ampleksas kaj sakralajn kaj profanajn verkojn. Li komponis ĉefe ĥorverkojn, lidojn kaj motetojn. Kiel muzikteoriisto kaj -pedagogo li havis ĉefe en la dua duono de la 19-a jarcento bonegan famon. Al liaj lernantoj apartenis i. a. Hans von Bülow, Joseph Joachim, Friedrich Curschmann, Salomon Jadassohn, Karl Juljewitsch Dawidow, Gustav Graben-Hoffmann, Norbert Burgmüller, Hugo Staehle same kiel Ferdinand Breunung. Liaj muzikteoriaj traktaĵoj ege furoris. Liaj verkoj kaj lia agado nuntempe preskaŭ eniris forgeson.
Multaj lidoj por kantvoĉo kaj piano i.a. „Quel vago impallidir“ (Petrarca), op. 29,2 (aperinta en „Petrarca-Lieder“ H 7934, Editio Bärenreiter (2005)
Duismo estas laŭ Hauptmann, La naturo de la harmoniaro kaj de la metriko, 1853:
>>Ekzistas tri rekte kompreneblaj intervaloj. Ili estas neŝanĝeblaj.<<
Tonfunkcioj:
1 = baza tono 2 = kvintotono 3 = granda tercio
Ekzemplo:
G 2 G estas 2 (perfekta kvinto) de C e 3 e estas 3 (granda tercio) de C C 1 C estas 1.
C 1 C estas 1. a♭ 3 a♭ estas 3 (granda tercio) de C. F 2 F estas 2 (perfekta kvinto) de C.
Ekde la trisono al triosono el trisonoj:
C e G F a C G h D 1 fariĝas 2 2 fariĝas 1
estas:
Toniko Malsupra-Dominanto Supra-Dominanto