"Moskva-Siti" (ruseМосковский международный деловой центр «Москва-Сити», ММДЦ «Москва-Сити») estas konstruata afer-kvartalo en centra parto de Moskvo (distrikto Presnenskij) ĉe la Kajo de Presnja. Ĝi okupas areon preskaŭ 100 ha, el kiuj 60 ha estas por nova domkonstruado.