Mosro | |
---|---|
Fluganta Mosro | |
fictional butterfly • dio de fikcia verko • filma rolulo • japana monstrego | |
Kreita de | Shinichiro Nakamura, Yoshie Hotta, Takehiko Fukanaga |
Verko | serio de filmoj de Godzilo, Mothra (filmo) |
Rolita de | Haruo Nakajima |
Informoj | |
Reala nomo | Mothra, Mosura, Mosuro, モスラ |
Sekso | sen valoro |
Specio | giganta tineo |
Povoj | silkpafo, flugo, metamorfozo, uraganoj, toksa pafo, magia energio |
Amikoj | iafoje Godzilo |
Malamikoj | iafoje Godzilo |
Mosro (angle: Mothra, japane: モスラ Mosura) estas fikcia estaĵo de la serio de filmoj de Godzilo. Ĝi estas monstro (japane: 怪獣 kaiju) forme giganta tineo. Ekde ĝia debuto ĝi aperadis en pluraj filmoj.
La nomo Mosro havas originon el la angla nomo de la monstro, kio estas Mothra. La angla nomo originas de japana nomo モスラ (Mosura). La japana nomo originas de la angla vorto moth, kio signifas "tineo", kaj finaĵo ra el la vorto ゴリラ (Gorira, "gorilo") same kiel Godzilo.
La ikoneca dezajno de la estaĵo Mosro estas bruna giganta raŭpo kun bluaj okuloj. Ĝia imagino estas kolora con ornamoj de papilioj kaj tineoj. La ornamaĵoj kiuj estas en ĝia supro aspektas kiel okuloj. En la unuaj filmoj estis marioneto regata home kaj en la novaj filmoj estas kreita per komputilo.
La dezajno de Mosro malsimilas de aliaj monstroj de Toho (kreanto de ĉi tiuj japanaj monstroj). Aliaj monstroj de Toho estis grizaj kaj sen koloroj, sed Mosro estis tre kolora kaj kun ornamaĵoj. Mosro estas giganta insekto kiu loĝas en tropika insulo kie estas adorata die. Ĝi estas pacama estaĵo, ĝi batalas nur kiam ĝi aŭ ĝiaj kredantoj estas danĝere. La gvidantoj de la popolo, kiu adoras ĝin estas du feinoj ĝemelaj, kiuj ĉiam kantas la kanton de Mosro (japane: モスラの歌 Mosura-no Uta).
Mosro havas plurajn specialajn povojn. Ĝiaj povoj estas:
Mezuroj de Mosro:
Mosro iafoje estas aliancano de Godzilo aŭ iafoje ĝia kontraŭulo.
La Kanto de Mosro (japane: モスラの歌 Mosura-no Uta) estas preĝo de la popolo de la tropika insulo kie loĝas Mosro. Ĝi estas kantata de la feinoj ĝemelaj.
Mosura ya Mosura
Dongan kasakuyan indo muu
Rusuto uiraandoa, hanba hanbamuyan, randa banunradan
Tounjukanraa
Kasaku yaanmu
Mosro, ho Mosro
Per la povo de via praulo
Donu la povon por viaj kredantoj
Kaj montru
Vian povon
Mosura ya Mosura
Tasukete yo te yobeba
Toki o koete, umi o koete, nami no yo ni
Yate kuru
Mamorigami!
Mosro, ho Mosro
Se ni alvokus vin pro helpo,
Tra tempo, tra maro, kiel ondo
Vi venus,
Nia anĝela gardisto!
Mosro estas unu el la plej popularaj monstroj de Toho, la dua post Godzilo. Demandaro en 1992 demonstris ke Mosro estis la plej populara estaĵo ĉe la virinoj, tial Toho produktis la trilogion de Mosro konata en Usono kiel Renaskiĝo de Mosro (1996-1998).