Mouilleron-en-Pareds | |
---|---|
![]() | |
delegita komunumo (2016–) komunumo en Francio (–2015) ![]() | |
Blazono | |
Devizo: Sic Itur Ad Astra / Tia estas la vojo al la steloj | |
Administrado | |
Statuso | komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Luarlandoj |
Departemento | Vendeo |
Arondismento | Fontenay-le-Comte |
Kantono | La Châtaigneraie |
Komunumaro | Komunaĵo de komunumoj de La Châtaigneraie |
INSEE kodo | 85154 [+] |
Poŝtkodo | 85390 |
Aŭtokodo | 85 |
Telefonkodo | 02 |
Kodo laŭ INSEE | 85194 |
Politiko | |
Urbestro | Michel Geevers ekde 2008 ĝis 2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 232 loĝ. (2 006) |
Loĝdenso | 63 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°40′36″N 0°50′54″U / 46.67667°N, 0.84833°U (mapo) Koordinatoj: 46°40′36″N 0°50′54″U / 46.67667°N, 0.84833°U (mapo) |
Alto | minimuma : 60 m, maksimuma : 182 m |
Areo | 19,97 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
![]() | |
46° 40′ 38″ Nordo 0° 51′ 00″ Okcidento / 46.677299500 °N, 0.8500000 °U (mapo) | |
Alia projekto | |
![]() | |
Mouilleron-en-Pareds [1] estas unu el la 282 komunumoj de la franca departemento Vendeo, en la okcidenta regiono Luarlandoj.
Mouilleron-en-Pareds situas sur relative alta arbarkovrita ebenaĵo de la orienta heĝa parto de Vendeo, je meza alteco de 130 m, inter la vilaĝoj Chantonnay kaj La Châtaigneraie. Trairas ĝin la riveretoj "Le Bay“ kaj “Le Loing“. Ĝenerala vidaĵo el aviadilo Arkivigite je 2009-03-10 per la retarkivo Wayback Machine.
Etimologie, Mouilleron, el la latina “mullierum“, signifas “malseka loko“; "en Pareds", “en lando de altaĵoj“. Antaŭ la normanaj invadoj okazintaj ekde la 9a jarcento, la ĉefa domaro nomiĝis Alparedum, kiu signifas en la latina “etaj Alpoj“.
En Mouilleron-en-Pareds vivis multaj protestantoj. Dum la religiaj militoj, la loĝantaro suferis je masakroj, la vilaĝo kaj la preĝejo je rabado. En 1563, protestantoj okupis la katolikan preĝejon de Mouilleron kaj praktikis tie sian kulton. Post la edikto de Nantes, en 1598, kiu certigis al ili toleremon, ili forlasis la preĝejon kaj konstruis templon. Pro ordo de la aŭtoritatoj, kiuj malpermesis la reformitan kulton, ili detruis mem sian templon en 1665. Nova templo estis konstruita en 1823.
Dum la franca Revolucio kaj la vendea milito, 13 el 15 ventmueliloj estis detruitaj pro ordo de generalo François-Joseph Westerman, kromnomita “la buĉisto de Vendeo“, konata kiel kruelega respondeculo de masakroj, kiu fanfaronis pri ekstermo de la vendea loĝantaro. Ili estis poste rekonstruitaj samloke.
Inter la respondeculoj de la protestanta kulto troviĝis, de 1867 ĝis 1875, la pastro William Monod, patro de Dorina Modod, kiu edziniĝis kun sia kuzo Wilfried Modod kaj naskis, la 9an de aprilo 1902, en Rouen, Théodore Monod.
La historion de Mouilleron-en-Pareds aparte markas la dojeneco de ĝiaj urbestroj kaj ĉefe la fakto ke 4 patrinoj devenaj el tiu vilaĝo naskis kvar famulojn : Charles-Louis Largeteau, Georges Clemenceau, Jean de Lattre de Tassigny, Théodore Monod.
Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo | Identeco | Partio | Stato | |
---|---|---|---|---|
1859-1911 | Charles Armand Jules Florent François Hénault [2] | - | Dojeno de la urbestroj de Vendeo | |
1911-1956 | Roger de Lattre de Tassigny [3] | - | Dojeno de la urbestroj de Francio | |
1956-1977 | Simone de Lattre de Tassigny [4] | - | Vidvino de Marŝalo de Lattre | |
1977-2006 | Alain de Gaillard de Lavaldène du Grail | - | ||
2006- - | Dr Michel Geevers [5] | Sen partipolitika aparteno |
La blazonon de Mouilleron-en-Pareds desegnis, laŭ peto de ties urbestro, s-ino Simone de Lattre de Tassigny, la pastro Jean-Marie Dubin en 1959-1960.
Repaciĝo : Tre malvarmaj estis, dum sesdek jaroj, la rilatoj inter la radikala maldekstrulo Georges Clemenceau kaj Vendeo, lia naskiĝvilaĝo kaj la tiea dekstra, rojalista urbestraro. Tamen, per letero de la 5a de aprilo 1918 al Georges Clemenceau, tiam prezidanto de la Konsilio (= ĉefministro), la tiama urbestro de Mouilleron-en-Pareds, Roger de Lattre, patro de la estonta marŝalo, certigis ke la loĝantaro de la komunumo admiras lin kaj konsideras lin kiel samvilaĝanon.
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 |
---|---|---|---|---|---|---|
1182 | 1244 | 1191 | 1127 | 1184 | 1177 | 1232 |
Loĝantaro sen duobla kontado.
Plurkultivo, bredado de bovoj, kortbirdoj, porkoj, kaproj, uzino Fleury Michon de pretigita manĝaĵo, entrepreno STAM de ligna kaj metala — ŝtala, aluminia — aranĝo de lokoj, kaj certa demografia evoluo kontribuas al la ekonomio de la komunumo; ankaŭ la naskiĝdomoj kaj muzeo kiel vizitindaĵoj.
Mouilleron-en-Pareds estas komata kiel naskiĝloko de:
La patrino de Théodore Monod (1902-2000), naskiĝinta en Rouen, naturalisto, esploristo, fakulo pri la dezertoj kaj humanisto, devenis el Mouilleron-en-Pareds.
Krome, praulo de Joseph-Édouard Turcotte (1808-1864), kebeka advokato, politikisto kaj entreprenisto, Abel Turcot [10], estis vendeano el Mouilleron-en-Pareds elmigrinta al Kebekio. Ekzistas apartaj ortografioj de la nomo "Turcot" : Turcotte, Turcault.
Listo de la komunumoj : Antigny • Bazoges-en-Pareds • Breuil-Barret • Cezais • La Chapelle-aux-Lys • La Châtaigneraie • Cheffois • Loge-Fougereuse • Marillet • Menomblet • Mouilleron-en-Pareds • Saint-Germain-l'Aiguiller • Saint-Hilaire-de-Voust • Saint-Maurice-des-Noues • Saint-Maurice-le-Girard • Saint-Pierre-du-Chemin • Saint-Sulpice-en-Pareds • La Tardière • Thouarsais-Bouildroux.
La informoj de tiu ĉi artikolo fontas el la franclingva versio de Vikipedio, el la oficiala urbestra retejo de Mouilleron-en-Pareds, el la retejo de la Komunaĵo de komunumoj de la lando de La Châtaigneraie, kaj el dokumentoj preparitaj de s-ro Jean-François Bourasseau, sekretario de la Muzeo de la Du Venkoj por la Eŭropaj Tagoj de la komuna havo 2009 (19an kaj 20an de septembro).