Mourir d’aimer

Mourir d’aimer
filmo
Originala titolo Mourir d'aimer
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 20 jan. 1971, 8 apr. 1971, 16 apr. 1971, 5 maj. 1971, 24 sep. 1971, 2 okt. 1971, 19 okt. 1971, 21 okt. 1971, 1 nov. 1971, 19 nov. 1971, 29 jan. 1972, 20 feb. 1972, majo 1972
Ĝenro drama filmo
Kameraado Maurice Fellous
Reĝisoro(j) André Cayatte
Scenaro André Cayatte • Pierre Dumayet
Loko de rakonto Rueno
Muziko de Louiguy
Rolantoj Annie Girardot • Bernard Musson • Bruno Pradal • Charles Millot • Claude Cerval • Claudine Berg • Florence Blot • François Simon • Hélène Dieudonné • Marthe Villalonga • Jacques Marin • Jean Bouise • Jean Marconi • Jean Minisini • Jean-Paul Moulinot • Madeleine Damien • Marcel Gassouk • Marcel Pérès • Marcelle Ranson-Hervé • Marie-Hélène Breillat • Marius Laurey • Jacky Blanchot • Maurice Nasil • Monique Mélinand • Nathalie Nell • Nicolas Dumayet • Pippo Merisi • Raymond Meunier • Roger Trapp • Yves Barsacq • Yvonne Decade • André Reybaz
IMDb
vdr

Mourir d'aimer (en itala: Morire d'amore; en Esperanto: Morti pro amo) estas franc-itala drama filmo reĝisorita de André Cayatte, publikigita en 1971, inspirita sur reala historio.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Temas pri amhistorio inter instruistino, Danièle, 36-jaraĝa, kaj unu de ŝiaj lernantoj, Gérard, 17-jaraĝa, dum la arda medio de Majo 1968. Danièle estas vigla junulino, tre engaĝiĝinta politike; ŝi dekomence malakceptas la rilaton, sed finfine stariĝas reciproka amaltiro. La gepatroj de Gérard plendas, Danièle estas malliberigita kaj startas dramo. Li estas sendita al aliaj lernejoj, parencoj kaj al psikiatra kliniko. Ŝi finfine sinmortigas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Annie Girardot : Danièle Guénot
  • Bruno Pradal : Gérard Leguen
  • Claude Cerval : la juĝisto
  • François Simon : M. Leguen
  • Jean-Paul Moulinot : M. Guénot, patro
  • Jean Bouise : la juĝisto de minoritatuloj
  • Marie-Hélène Breillat : «la Serpento»
  • Monique Mélinand : Mme Leguen
  • Yves Barsacq : la amiko
  • Édith Loria : Renée
  • Jacques Marin : la korespondanto
  • Raymond Meunier : la advokato de Danièle
  • Maurice Nasil : la instruisto
  • Marcelle Ranson-Hervé : la najbarino

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]