Moustier-en-Fagne | |
---|---|
komunumo en Francio limurbo vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Trélon |
INSEE kodo | 59420 [+] |
Poŝtkodo | 59132 |
Kodo laŭ INSEE | 59420 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Jean-Michel Hancart 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 72 (1 999) |
Loĝdenso | 10 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°05′41″N 4°11′42″O / 50.09472°N, 4.195°O (mapo) Koordinatoj: 50°05′41″N 4°11′42″O / 50.09472°N, 4.195°O (mapo) |
Alto | 177 m - 222 m |
Areo | 7,13 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 05′ 41″ Nordo 4° 11′ 42″ Oriento / 50.0947222222 °N, 4.195 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Moustier-en-Fagne [+] | |
Moustier-en-Fagne estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 72 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Moustier-en-Fagne estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Fourmies. Ĝi situas en la norda parto de natura regiono nomita Thiérache, inter la landlimo de Belgio kaj la departemento Aisne. La najbaraj komunumoj estas Eppe-Sauvage kaj Baives.
La vilaĝo Moustier-en-Fagne troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Moustier-en-Fagne etendiĝas sur 7,13 km².
Estas en Moustier-en-Fagne konstruaĵo de la 16-a jarcento nomita la "Hispana domo". La arbaro de Trélon cetere etendiĝas parte sur la teritorio de la vilaĝo.
Moustier-en-Fagne apartenas al la kantono de Trélon, kies ĉefurbo estas Trélon. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.