Movses Abelian | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1962 (62-jaraĝa) en Erevano |
Ŝtataneco | Sovetunio Armenio |
Okupo | |
Okupo | ŝtata funkciulo |
Movses Abelian estas armena-kartvela diplomato kaj oficialulo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. En junio 2019 António Guterres, Ĝenerala Sekretario ĉe UN, nomumis lin kiel Asista Ĝenerala Sekretario por la Funkciigo de la Ĝenerala Asembleo kaj Konferencoj[1]. La 3-an de septembro 2019, Abelyan estis nomumita kiel la Kunordiganto pri plurlingvismo ĉe UN[2], kiu respondecas pri kunordigado de la efektivigo de plurlingvismo en la Sekretariejo kiel tuto. Li ludas ankaŭ gvidan rolon en la traktado de aferoj rilataj al plurlingvismo je la nivelo de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj. Krome, li estas la prezidanto de la Internacia Jarkunveno pri Lingva Subteno, Dokumentado kaj Eldonaĵoj (International Annual Meeting on Language Arrangements, Documentation and Publications, mallonge IAMLADP)[3].
Abelian ricevis sian edukadon en Armenio, Rusio kaj Usono[4]. Li servis kiel asociita profesoro ĉe Erevana Ŝtata Universitato, komencinta en 1989[5]. En 1992, li servis en la armena Ministerio de Eksterlandaj Aferoj[4]. Li estis Vic-konstanta Reprezentanto de Armenio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj de 1996 ĝis 1998, antaŭ ol fariĝi ties Ambasadoro kaj Konstanta Reprezentanto de 1998 ĝis 2003[5]. Li estis prezidanto de la direktoraro de UNICEF en 2001[6][7].
En 2011, li estis nomumita Direktoro de la Security Council Affairs Division kaj Sekretario de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj[8]. En 2016, li estis nomumita Asista Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, respondeca pri aferoj de la Ĝeneralaj Asembleoj kaj la konferenca administrado (2016–2019)[5].
En 2019, li iĝis Asista Ĝenerala Sekretario por la Ĝenerala Asembleo kaj la Konferenca Administrado kaj poste en la sama jaro ankaŭ UN-Kunordiganto pri Plurlingveco[1][2]
Li kaj lia edzino havas du infanojn[9].
Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samtitola artikolo en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.