Mtwara estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Mtwara. Ĝi situas ĉe la bordo de Hinda Oceano, ĉe la koordinatoj 10° 16′ 25″ S 40° 10′ 58″ O / 10.27361 °S, 40.18278 °O / -10.27361; 40.18278 (mapo). En 2002 ĝi havis 92.602 loĝantojn.
Mtwara distancas nur 60 km de Lindi, ĉefurbo de la najbara regiono Lindi. Ambaŭ urboj situas ĉe la grava nord-suda ŝoseo Dar–Kibiti–Lindi–Mtwara. Alia ŝoseo 600 km longa ligas Mtwara-n okcidenten al Masasi, Songea kaj Mubambo ĉe Malavia Lago. Ĝia marhaveno estas unu el la tri gravaj havenoj de la lando (kun Daresalamo kaj Tanga). Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno (IATA-kodo: MYW) kun pli-malpli regulaj flugoj al Daresalamo.