Muajjaddin Urdi | |
---|---|
Kopio el manuskripto de al-Urdi, datita el la 15-a jarcento. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1200 en Urd, Sirio |
Morto | 1266 en Maragha |
Lingvoj | araba |
Ŝtataneco | Ilĥanlando |
Okupo | |
Okupo | astronomo astrologo inĝeniero |
Muajjaddin Urdi aŭ Mu’ajjad al-Din al-’Urdi (foje kun la epiteto al-ʿĀmirī al-Dimaŝqī; ĉ. 1200 probable en Urd, Sirio – 1266 Marago, Irano)[1] estis ĉefa figuro en la Islama astronomio de la 13-a jarcento. Li laboris kiel inĝeniero kaj instruisto de geometrio en Damasko, kaj konstruis instrumentojn por al-Malik al-Mansur de Hims. En la 1250-aj jaroj, li translokiĝis al Marago post ricevi peton el Nasir al-Din al-Tusi por helpi establi la institucion de la Maraga observatorio sub la patronado de Hulagu.[1]
Li estas konata ĉar estis la unua el la Maragaj astronomoj kiu disvolvigis ne-ptolomean modelon de planeda movo.[2] Partikulare, la Urdi lemma kiun li disvolvigis estis poste uzata en la tercentra teorio de Ibn al-Ŝatir en la 14a jarcento kaj en la suncentrisma kopernika modelo de Koperniko en la 16a jarcento.
La plej elstaraj verkoj de Urdi estas jenaj: Risālat al-Raṣd, nome traktaĵo pri observaj instrumentoj, kaj Kitāb al-Hayʾa, nome pri teoria astronomio. Lia influo povas vidiĝi en Bar Hebraeus kaj en Kutb al-Din al-Ŝirazi, aldone al esti citita de Ibn al-Ŝatir.[1]
Kiel arkitekto kaj inĝeniero, li estis responsa pri la konstruo de instalaĵoj por akvoliverado de Damasko, Sirio, en sia tempo.[3]
(PDF version)