Kiel legi la taksonomion Mugil
Mugil cephalus
Biologia klasado
Vidu artikolon.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Mugil estas genro de mugiloj , troviĝanta en ĉiuj tropikaj kaj moderaj maroj, en zonoj proksimaj al la marbordo.[ 1]
Ili havas du dorsajn naĝilojn , la antaŭan kun nur 4 dornecaj radioj, dividatan disde la la malantaŭa de molaj radioj.[ 2]
Ili vojaĝas formante grandajn mugilarojn ; ili nutras sin per algetoj, diatomeoj, kaj detritoj de la fondaj sedimentoj.[ 3]
La plimulto el la specioj de Mugil estas kaptata kaj komercata por homa konsumo.[ 4]
La nombro kaj limoj de la specioj en ĉi tiu genro estas necertaj. Ili komencis diversiĝi jam antaŭ proksimume 30 milionoj da jaroj, sed restas malfacile distingeblaj pro morfologia konserviteco.[ 5] En tropikaj kaj subtropikaj maroj pluraj el la kriptaj specioj estas simpatriaj, sed restas genetike izolitaj, kio certigas ke la baroj inter ili jam estas stabilaj.[ 6] En la jaro 2021, totale 16 specioj estas agnoskataj:[ 7]
Mugil bananensis (Pellegrin, 1927)
Mugil brevirostris (Ribeiro, 1915)
Mugil broussonnetii (Valenciennes, 1836)
Mugil capurrii (Perugia, 1892)
Mugil cephalus (Lineo, 1758) - Platkapa mugilo .
Mugil curema (Valenciennes, 1836)
Mugil curvidens (Valenciennes, 1836)
Mugil galapagensis (Ebeling, 1961)
Mugil hospes (Jordan kaj Culver, 1895 )
Mugil incilis (Hancock, 1830)
Mugil liza (Valenciennes, 1836)
Mugil margaritae Menezes, Nirchio, Oliveira kaj Siccharamirez, 2015
Mugil rubrioculus (Harrison, Nirchio, Oliveira, Ron kaj Gaviria, 2007)
Mugil setosus (Gilbert, 1892)
Mugil thoburni Jordan kaj Starks, 1896
Mugil trichodon (Poey, 1875)
↑ Nelson, J.S. (2006). Fishes of the world (4-a eldono). Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc. p. 601
↑ Nelson, J.S. (2006). Fishes of the world (4-a eldono). Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc. p. 601
↑ Nelson, J.S. (2006). Fishes of the world (4-a eldono). Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc. p. 601
↑ Nelson, J.S. (2006). Fishes of the world (4-a eldono). Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc. p. 601
↑ Neves, Jessika M. M., k.a. (2020)."Deep genetic divergence and paraphyly in cryptic species of Mugil fishes (Actinopterygii: Mugilidae)" [rompita ligilo ] . Systematics and Biodiversity 18(2): 116-128.
↑ Neves, Jessika M. M., k.a. (2021)."Genomic methods reveal independent demographic histories despite strong morphological conservatism in fish species)" . Heredity .
↑ "Mugilidae" . En FishBase (Rainer Froese kaj Daniel Pauly, red.). Alirita en julio de 2021. S.l.: FishBase, 2021.