Mundurukuoj | |
---|---|
indiĝenaj popoloj | |
Suma populacio | |
10 065 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Munduruku • portugala lingvo • Munduruku | |
Religio | |
katolikismo | |
Mundurukuoj, Wuy jugu aŭ Mundurukú, nomitaj ankaŭ Weidyenye, Paiquize, Pari, Maytapu kaj Caras Pretas (Nigravizaĝuloj), estas indiĝena popolo de Brazilo, kiu loĝas en indiĝenaj teroj Munduruku, Munduruku II, Praia do Índio, Praia do Mangue, Sai-Cinza, Kayabí kaj Sawré Muybu, en la sudokcidento de la ŝtato Parao; Coatá-Laranjal kaj São José do Cipó, oriente de la ŝtato Amazonio; kaj Apiaká-Kayabi, en Mato Grosso. ili parolas mundurukuan lingvon, kiu estas unu de la Tupia lingvaro.
Ili vivtenas sin ĉefe de agrikulturo, fiŝkaptado, ĉasado kaj rikoltado de naturaj produktoj. Ili ankaŭ fabrikas kestojn kaj aliajn metiartaĵojn. Ekde la malkovro de orminoj inter 1975 kaj 1990, kelkaj Mundurukuoj dediĉis sin al kolektado de oro kiu restis post la agado de la maŝinaro de la entreprenoj. Aktuale la minoj dekadencis pro elĉerpiĝo, kaj mundurukuoj revenis al tradiciaj okupoj.
La mundurukuoj posedas apartan nombrosistemon. Esplorado malkovris, ke ili havas vortojn nur ĝis kvin, sed ili ebligas fari diversajn aritmetikajn operaciojn.
Wuy jugu estas liaj propraj mennomigo. "Mundurukú" estas la nomo ricevita de la rivalaj parintintín, kaj ĝi signifas "ruĝaj formikoj", reference al amasatakoj kiujn ili faris kontraŭ malamikoj.