municipo Jēkabpils | ||
latve Jēkabpils novads | ||
municipo | ||
Jēkabpils. Linko estas simbolo de la urbo.
| ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Historiaj regionoj | Vidzeme, Zemgalio, Selonio | |
Ŝoseo | E22 Ventspils-Moskvo | |
- Ŝoseo | A6 Rigo-Daugavpils | |
- Ŝoseo | P75 Jēkabpils-Nereta | |
- Ŝoseo | P74 Jēkabpils-Aknīste | |
Urboj | Jēkabpils, Aknīste, Viesīte | |
Riveroj | Daŭgavo, Ziemeļsusēja, Dienvidsusēja, Viesīte | |
Ĉefurbo | Jēkabpils | |
Plej alta punkto | Ormaņu kalns | |
- alteco | 167 m s. m. | |
Areo | 2 996 km² (299 600 ha) | |
Loĝantaro | 40 576 (2021[1]) | |
Denseco | 13,54 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-042 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Jēkabpils Municipality | ||
Retpaĝo: jekabpils.lv | ||
La distrikto > municipo Jēkabpils (latve Jēkabpils novads) estas distrikto en orienta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en la lastaj limoj de iama distrikto Jēkabpils (latve Jēkabpils rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 5 iamaj pli malgrandaj komunumoj kaj urbo Jēkabpils (latve Jēkabpils pilsēta, Jēkabpils novads, Aknīstes novads, Krustpils novads, Salas novads, Viesītes novads). La centro de la distrikto situas en ŝtata urbo Jēkabpils.
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Līvāni kaj distrikto Preiļi, sude distrikto Augšdaugava kaj Litovia distrikto Panevėžys, norde distrikto Madona kaj distrikto Varakļāni, kaj okcidente distrikto Aizkraukle.
La teritorio de la distrikto estis loĝata ekde la 9-a jarmilo a.K.[2] En la 1-a jarmilo a.K., fortikigitaj setlejoj estis en Asote, Dignāja, Sēlpils. Komence de nia epoko, la regiono estis loĝita fare de balta triboj, latgaloj kaj selonoj, la grava Daŭgavo akvovojo kaj lokaj komercvojoj pasis tra ĝi. En la 13-a jarcento, Sēlpils kaj Asote iĝis celoj de la krucistaj atakoj en la unuaj jardekoj. En la 1250-aj jaroj, ĝia parto de Selonio kaj Latgalio estis subigita. Post la kolapso de Livonio en 1560, la tero sur la maldekstra bordo de la Daŭgavo estis akirita fare de la Duklando Kuronio kaj Zemgalio, la dekstra bordo venis sub Polaj-Litovaj ŝtata regado, kaj ĝia norda parto apartenas al Svedio ekde la 1620-aj jaroj. En la 18-a jarcento, la teritorio de la regiono venis sub la kontrolon de la Rusia Imperio. En 1918-1920 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[2]
En la orienta parto de la distrikto troviĝas la Vidusdaugava malaltebenaĵo, en la sudoriento la Aknīste levo, okcidente la Sēlija remparo (Ormaņu kalns 167 m, Taborkalns 139 m). Grundoj - gazonaj, podzolaj kaj marĉaj. Mineraloj: argilo (Auzāni, Skanstenieki), dolomito (Birži, Brodi), gruzo (Elkšņi, Spārniņi), torfo (marĉoj Baraukas, Nomaļu, Stridas).[2]
Averaĝa temperaturo en januaro -6 - −6,5 °C, en julio +17 - +17,5 °C. Precipitaĵo 600–650 mm jare.[2]
Gravaj riveroj:
Grandaj lagoj: Saukas (7,7 km²), Viesītes (2,3 km²). Norde parto la Pļaviņu akvujo.[2]
Distrikto Jēkabpils havas 40 576 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 15,6 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021)[3][4] |
---|---|---|---|---|
1. | Jēkabpils | Ŝtata urbo | - | 22 950 |
2. | Viesīte | Urbo | - | 1558 |
3. | Sala | Vilaĝo | Salas | 1412 |
4. | Aknīste | Urbo | - | 1016 |
5. | Birži | Vilaĝo | Biržu | 494 |
6. | Brodi | Vilaĝo | Ābeļu | 367 |
7. | Zasa | Vilaĝo | Zasas | 312 |
8. | Mežāre | Vilaĝo | Mežāres | 300 |
9. | Zīlāni | Vilaĝo | Kūku | 295 |
10. | Jaunā muiža | Vilaĝo | Kūku | 287 |
Jēkabpils valstspilsēta, Aknīstes pilsēta, Viesītes pilsēta.
Aknīstes pagasts, Asares pagasts, Atašienes pagasts, Ābeļu pagasts, Dignājas pagasts, Dunavas pagasts, Elkšņu pagasts, Gārsenes pagasts, Kalna pagasts, Krustpils pagasts, Kūku pagasts, Leimaņu pagasts, Mežāres pagasts, Rites pagasts, Rubenes pagasts, Salas pagasts, Saukas pagasts, Sēlpils pagasts, Variešu pagasts, Viesītes pagasts, Vīpes pagasts, Zasas pagasts.