municipo Saulkrasti (Saulkrastu novads) | ||
municipo | ||
Inčupe buŝo
| ||
|
||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Historia regiono | Vidzeme | |
Ŝoseo | E67/A1 Rigo-Talino | |
- Ŝoseo | E264/A3 Inčukalns-Jõhvi | |
- Ŝoseo | P6 Saulkrasti-Ragana | |
- Ŝoseo | V101 Lilaste-Duči | |
Riveroj | Inčupe, Aģe, Loja, Gauja | |
Ĉefurbo | Saulkrasti | |
Plej alta punkto | Jēņu kalns | |
- alteco | 69 m s. m. | |
Areo | 278 km² (27 800 ha) | |
Loĝantaro | 9 230 (2021[1]) | |
Denseco | 33,2 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-089 | |
![]() | ||
Retpaĝo: saulkrasti.lv | ||
La distrikto > municipo Saulkrasti (latve Saulkrastu novads) estas distrikto en centra Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 2 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Saulkrastu novads, Sējas novads). La centro de la distrikto situas en urbo Saulkrasti.
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Sigulda, sude distrikto Ādaži, okcidente Balta Maro, kaj norde distrikto Limbaži.
La livonoj triboj de Vidzeme historie vivis en la distrikto. En la 13-a jarcento, kiel rezulto de konkeroj de krucistoj, la teritorio de la distrikto iĝis posedaĵo de la Arkidiocezo de Rigo, parto de Livonio. Post la Livonia milito, la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando, kaj post 1629 ĝi estis akirita fare de Svedio. Distrikto estis aneksita al la Rusia Imperio en 1721. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.
La distrikto situas plejparte en Ropažu kaj Metsepole ebenaĵoj de Malaltebenaĵo de centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene). Okcidente laŭ la maro en la okcidento de Rīgava ebenaĵo de Marborda malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene).[2] Mineraloj: torfo (marĉoj de Čaganu kaj Vētras).[3] Geologie dominas la mezdevoniaj sedimentoj.
Averaĝa temperaturo: -5°C en januaro, +17°C en julio. Precipitaĵo 700-750 mm jare.[2]
La riveroj en la okcidenta parto de la distrikto estas malgrandaj kaj ĉiuj apartenas al la baseno de Balta Maro. La plej grandaj el ili estas Aģe (kun haveno Skulte en la buŝo),[4] Ķīšupe, Pēterupe, Inčupe, Lilaste. En la sudoriento la distrikto limas rivero Gauja, kies alfluanto en distrikto estas Loja.[2]
Ne estas grandaj lagoj en la distrikto. La pli granda estas Pabažu ezers (0,38 km²).
Laŭ la stato de la jaro 2024 en la distrikto vivis 9 926 personoj sur areo de 277,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 36 loĝantoj/km². En la najbareco de Saulkrasti ekzistas multaj somerdometaj vilaĝoj, kies populacio signife malsamas en la somera kaj vintra sezonoj. Sude la neloĝata Ādaži rubodeponejo okupas grandan parton de la distrikto.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021)[5][6] |
---|---|---|---|---|
1. | Saulkrasti | Urbo | — | 3467 |
2. | Zvejniekciems | Vilaĝo | Saulkrastu | 2016 |
3. | Loja | Vilaĝo | Sējas | 382 |
4. | Pabaži | Vilaĝo | Sējas | 366 |
5. | VEF-Biķernieki | Vilaĝo | Saulkrastu | 309 |
6. | Murjāņi | Vilaĝo | Sējas | 299 |
7. | Jubileja | Vilaĝo | Saulkrastu | 137 |
8. | Sēja | Vilaĝo | Sējas | 136 |
9. | Priedes | Vilaĝo | Saulkrastu | 122 |
10. | Roze | Vilaĝo | Saulkrastu | 122 |
Saulkrastu pilsēta.
Saulkrastu pagasts, Sējas pagasts.