municipo Ķekava | ||
latve Ķekavas novads | ||
municipo | ||
Daugmale kastelmonteto
| ||
|
||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Historiaj regionoj | Vidzeme, Zemgalio | |
Ŝoseo | E67/A7 Rigo-Varsovio | |
- Ŝoseo | P89 Ķekava-Skaistkalne | |
- Ŝoseo | A5 Riga pretervojo | |
- Ŝoseo | P85 Ķekava-Jaunjelgava | |
Urboj | Ķekava*, Baldone | |
Rivero | Daŭgavo | |
Ĉefurbo | Ķekava | |
Areo | 454 km² (45 400 ha) | |
Loĝantaro | 30 077 (2021[1]) | |
Denseco | 66,25 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-052 | |
![]() | ||
Retpaĝo: kekava.lv | ||
La distrikto > municipo Ķekava (latve Ķekavas novads) estas distrikto en suda Latvio. Distrikto estis kreita post la administra-teritoria reformo de Latvio en 2021. Tiam komunumoj Ķekava kaj Baldone estis kunfanditaj. Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Ogre, sude distrikto Bauska, okcidente distrikto Olaine kaj norde ŝtata urbo Rigo kaj distrikto Salaspils. La centro de la distrikto situas en Ķekava.
Ĝis la 13-a jarcento, la aktuala Ķekava distrikto estis parto de la Zemgalia ŝtato Upmale. En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio. Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, la nuna paroĥo kaj urbo Baldone estis inkluditaj en la Duklando Kuronio kaj Zemgalio. La norda parto venis sub la administradon de Rigo. En 18-a jarcento ĉio distrikto estis inkludita en Rusia Imperio. En la dua duono de la 18-a jarcento, Baldone komencis esti menciita kiel feriejo pro sia sulfurfonto.[2]
La distrikto situas ĉefe en la Upmale montetoj de la malaltebenaĵo de Centra Latvio (latve Viduslatvijas zemiene) kaj en la okcidenta parto - en la Tīreļi ebenaĵo, laŭ Daŭgavo estis antikva valo (latve Lejasdaugavas senleja). Geologie, kiel en la plej granda parto de Latvio, la supradevonia sedimentoj dominas. La grundoj estas ĉefe sablaj gazonaj podzoligitaj kaj precipe podzoligitaj, okcidentaj podzoligitaj argilaj grundoj. Arbaroj estas plejparte koniferaj. En la sudoriento de la distrikto, la Upmala montetoj estas karakterizitaj per cirklaj alteczonoj, kiuj estas kurbaj en la direkto de la malnova glaĉero kaj ligitaj per longformaj remparoj. Ĉe la intersekciĝo de tiuj formoj leviĝas neregulaj morenaj montetoj (kemoj). La plej altaj punktoj estas Riekstukalns (85,2 m) kaj Morisona kalns (81,7 m) proksime de Baldone.[3]
Averaĝa temperaturo: -5,5 °C en januaro, +17 °C en julio. Precipitaĵo 650–700 mm jare.[3]
Gravaj riveroj:
Ķekaviņa kaj Misa estas ligitaj per la Daŭgava-Misa kanalo.
La plej grandaj lagoj: Titurgas (12 ha), Lejasezers (5 ha). Norde en Daŭgavo estas la Riga hidroelektra centralo akvujo.
Distrikto Ķekava havas 30 077 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 66,3 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021) |
---|---|---|---|---|
1. | Baloži | Urbo | - | 7032 |
2. | Ķekava* | Vilaĝo | Ķekavas | 5134 |
3. | Baldone | Urbo | - | 3841 |
4. | Katlakalns | Vilaĝo | Ķekavas | 2297 |
5. | Valdlauči | Vilaĝo | Ķekavas | 1709 |
6. | Rāmava | Vilaĝo | Ķekavas | 1387 |
7. | Odukalns | Vilaĝo | Ķekavas | 891 |
8. | Krustkalni | Vilaĝo | Ķekavas | 779 |
9. | Vimbukrogs | Vilaĝo | Ķekavas | 736 |
10. | Dzērumi | Vilaĝo | Ķekavas | 719 |
* Ekde 01.07.2022, vilaĝo Ķekava ricevos la statuson de urbo.
Baldones pilsēta, Baložu pilsēta, Ķekavas pilsēta.
Baldones pagasts, Daugmales pagasts, Ķekavas pagasts.