Muolaa | |||
---|---|---|---|
eksa komunumo de Finnlando (1870–1948) vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 60° 33′ N, 29° 34′ O (mapo)60.5529.566666666667Koordinatoj: 60° 33′ N, 29° 34′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Muolaa [+] | |||
Muolaa (jen finne, ruse transskribata cirile Муолаа) estis eksa komunumo en la gubernio Viipuri de Finnlando. Ĝi situas sur Karelia istmo. Ĝia terareo estis 654,7 km². La plej granda lago estis Muolaanjärvi. Ĝia areo estis proksimume 20 km².
Ĝi estis eksa komunumo de Finnlando en areo, kiun Finnlando perdis al Sovetunio en Vintra (1940) kaj Daŭriga milito (1941-1944) al Sovetunio. La 31-an de decembro 1939 ĝia loĝantaro estis 11 959. Postmilite loĝantaro de Muolaa estis movita al Akaa, Forssa, Humppila, Jokioinen, Kampara komunumo de Hämeenlinna, Koijärvi, Kylmäkoski, Somerniemi, Somero, Sääksmäki, Urjala, Valkeakoski, Vanaja kaj Ypäjä. Centra vilaĝo de la komunumo estis Kirkkoranta aŭ Muolaa, jen finne, svede Mola, ekde 1948 ruse Pravdino (Правдино). La plej multaj domoj inkluzive de la klasiksma luterana kirko de 1849 estis detruitaj. Laŭ la stato de 2010 en la loko denove loĝas 54 loĝantoj. Ekde 1991, kiam frakasiĝis Sovetunio, ĝi apartenas al la Leningrada provinco de Rusio.