MusicXML | |
---|---|
Lasta stabila versio | 3.1 |
Retejo | www |
MusicXML estas dosierformato konceptita de firmao Recordare por la interŝanĝo de muziknotoj en okcidenta notacio (post la 17-a jarcento).
MusicXML estis komplete realigita en oficiala normformato Extensible Markup Language (XML) kaj estas pro tio tre fleksema kaj pliampleksebla. La origina koncepto estas esence transmetaĵo per XML de la MuseData-formato, kompletigita per esencaj konceptoj de la Humdrum-formato (ambaŭ akademiaj formatoj) kaj pluaj gravaĵoj.
La Dokumento-Speco-Difino (DTD) de la formato estas libere alirebla kaj substaras apartan licencon, postsentita laŭ W3C, kiu ebligas al ĉiu ajn la senkotizan uzadon.
MusicXML anstataŭis la ĝis tiam uzitan NIFF.