Mustafa Barghouti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | مصطفى كامل مصطفى البرغوثي |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1954 (70-jaraĝa) en Jerusalemo |
Lingvoj | araba • angla |
Ŝtataneco | Palestino |
Alma mater | Universitato Stanford Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj Kuban State Medical University (en) Stanford Graduate School of Business (en) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | politikisto kuracisto |
Mustafa BARGUTI (en araba: مصطفى البرغوثي; 1a de Januaro 1954) estas palestina kuracisto, aktivulo kaj politikisto, kiu servas kiel Ĝenerala Sekretario de la Palestina Nacia Iniciato (PNI), konata ankaŭ kiel Mubadara. Li estis membro de la Palestina Leĝofara Konsilio ekde 2006 kaj estas ankaŭ membro de la Centra Konsilio de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP). En 2007, Barguti estis Ministro pri Informado de la Palestina unuigita registaro.
Unu fonto estis priskribinta lin kiel naskiĝinta en Bait Rima en Cisjordanio,[1] kvankam Barguti mem diris, ke li estas naskiĝinta en Jerusalemo.[2]
Estante junulo, li jam estis aktivulo en Cisjordanio, kaj studis medicinon en Moskvo. Reveninta en Palestinon fine de la 1970-aj jaroj, li baraktis por la organizado de sansistemo en Palestino. Paralele li estis aktiva en la agado de palestinaj komunistoj.
Li partoprenis kaj komentis la klopodojn de pacnegocado por solvi la arab-israelan konflikton. Li ankaŭ partoprenis en balotado por la prezidenteco de la Palestina aŭtonomio, sed malsukcese.
Li estis dufoje vundita en konfliktoj pro la palestina problemo, kaj foje kritikis la koruptadon ene de la OLP.